Você sabe o que é a República de Castela? – Cxu vi scias kio estas Kastela Respubliko?

A versão em português será traduzida em breve, por enquanto fiquem com a versão em esperanto.
Saluton kastelanoj!!!

Kastela RespublikoKastelio estas mikronacio fondita la 21-an de oktobro 2010 de junaj esperantistoj kiuj decidis krei ĝin en proksimume 13 hektaroj en provinco Segovio, Kastilio-Leono, (Hispanio), kiu apartenas al la gepatroj de la nuna Ministro de Regado, Diego Grande. La mikronacio ne nur havas terenon sed ankaŭ diasporan komunumon en diversaj landoj (ĝis nun el Hispanio, Kubo, Brazilo, Maroko, Francio kaj Germanio). Geografie la respubliko estas ĉirkaŭita de Hispanio kun kiu ĝi ankoraŭ ne establis diplomatiajn rilatojn. La mikronacio ankoraŭ nur funkcias rete per oficiala grupo en Facebook kaj per oficiala retpaĝo kun bazaj informoj.

Flago de Kastelujo

Historio

Kastela Respubliko naskiĝis kiel amuza projekto inter esperanto-lernantoj en Madrido kaj poste ĝi fariĝis pli strukturita mikronacio kun aktiva agado. Por ŝajnigi ĝin antikva kaj legendeca estis komune kreita fantazia historio pri la estiĝo de la respubliko, laŭ kiu la legendo diras ke la respubliko ekzistis danke al vizio de la mezepoka abatino Hildegard de Bingen kiu pro persekuto de la papo, devis fondi sekretan grupon, t.n. Antikva Ordeno de la Tristelaj Kavaliroj, kiuj zorgis pri manuskriptoj. Ili vivis en monaĥejoj kaj praktikis la principojn de demokratio ĝis la alveno de Zamenhof, konsiderata la Elektito.
La ideo de la mikonacio naskiĝis en rondo de madridaj entuziasmaj komencantoj meze de oktobro 2010 kaj en la lasta semajno estis dedicite fari la unuajn paŝojn por vidigi ĝin kaj prezenti la projekton al la ceteraj esperantistoj.[Dubinda teksto] Por tia celo estis kreita la nomo, la flago kaj la retpaĝo. En la lasta semajno de oktobro 2010, un civitano redaktis la unuajn leĝojn, komponis la himnon kaj kreis deklaracion de sendependeco surbaze de naciaj similaj deklaracioj. Je la 6-a de novembro unuafoje kunvenis tri junuloj kiuj formis provizoran registaron (ministroj de Regado, Edukado kaj Kulturo kaj Eksteraj Rilatoj) ĝis kreado de demokratia asembleo kun sep ministroj.
En tiu sama tago estis kudrita la flago adoptita la 21-an de oktobro kaj redaktita la unua protokolo.
Menciindas ke kvin tagojn nur post kreado de la esperantlingva mikronacio, Ramon’ Sanĉez, ministro de Eksteraj Rilatoj, kontaktis la prezidanton de la mikronacio Molosio kaj per ĝi establiĝis neformala amikeco kaj bazo por estonta pli formala diplomatia rilato. Tiu estis grava paŝo kaj atingo, konsiderante ke temas pri unu el la plej famaj mikronacioj de la mondo. Je la 1-a de novembro ĝi petis la aliĝon al la Ligo de Mikronacioj kaj kunlaboron kun la Ligo de Mikronacioj de Ameriko de Sudo.


ŝildo de la Armeo de Kastelujo

Geografio, Flaŭro kaj Faŭno

Kastelio troviĝas je kelkaj kilometroj de la urbeto Villacastín, konata en la regiono pro tio ke ĝia preĝejo estas la dua plej granda de Segovio post la katedralo mem, je 34 km de Segovio (urbo), 28 km de Avilo kaj je 83 km de Madrido, ĉefurbo de Hispanio. La teritorio situiĝas ĉe la kastilia altebenaĵo kaj dum vintro tre malvarmas kaj dum somero la temperaturo estas tre alta. En la respubliko troviĝas tri ĉevaloj kaj multaj sovaĝaj kunikloj, kiuj estas konsiderataj kiel nacia simbolo de la nacio. La tereno estas plata kun kelkaj sensignifaj altaĵoj, plenplena de mezgrandaj ŝtonoj kaj arboj kiel cipreso.

Registaro

La Kastela Respubliko naskiĝas kiel organizo bazita sur grupa laborado inter ministroj kaj ne unusola prezidanto. La Nacia Asembleo estas elektata el inter ĉiuj civitanoj kaj ĉiu fako estos respondeco de la koncerna ministerio kiu konsultos kun la ceteraj ministroj, kaj okazos voĉdono kaj oni ne bezonos la (mal)akcepton de prezidanto por aprobi aŭ ne leĝojn.
Sub tiuj principoj, estis kreitaj diversaj ministerioj:
Ministerio de Regado. La ministro estas la proparolanto de la Nacia Asembleo kaj de la Respubliko ĉe amaskomunikiloj kaj oficialaj kunvenoj.

Ministerio de Eksteraj Rilatoj. La ministro okupiĝas pri la diplomatiaj rilatoj inter la Kastela Respubliko kaj suverenaj mikronacioj, ĉu faktaj ĉu juraj.

Ministerio de Defendo. Ĝi okupiĝas pri la zorgado kaj defendado de la suverena teritorio de nia lando. Ĉar la plimulto de niaj civitanoj loĝas dise en la diasporo, kaj sen agnoskado de Unuiĝintaj Nacioj kiel kastela popolo, nia kolonia politiko diras ke ĉiu kastelano estas libera je okupado de teritorio, kaj tiu teritorio estos aldonata al la naciaj protektoratoj tuj kiam la Kastela Flago estos hisata en tiu loko.

Ministerio de Egaleco. Pro manko de esperantistinoj en Iberio kaj ties plimultiĝo en orienteŭropaj landoj, ĉi tiu ministerio okupiĝos pri esperantigado de iberiaj inoj kaj pri la promociado de kulturaj interŝanĝoj por garantii la egalecon kaj maldiskriminacion en nia respubliko.

Ministerio de Kulturo kaj Edukado. Unu el la plej gravaj ministerioj ĉar ĝia celo estas la promociado de la esperanto-kulturo ĉie kaj ĉiel. Ĝi tre rilatas al la Ministerio de Egaleco. Ĝi estras la publikajn televidon kaj universitaton de la ŝtato.

Ministerio de Ekonomio. La ministro de ekonomio serĉos subvenciojn kaj monhelpojn por realigi kulturajn eventojn, kursojn, aranĝojn kaj havi disponeblan monon en nia ŝtata kaso. La Kastela Banko estas estrata de ĉi tiu ministerio.

Ministerio de Medio. Ĝi protektos ĉiujn okupotajn enklavojn, kontrolos la poluadon kaj aplikos la necesajn leĝojn por garantii la sanon en nia respubliko.

Deklaracio de Sendependeco

La deklaracio de Sendependeco estis unanime akceptita de ĉiuj membroj.

Nacia himno

Inter la posedaĵoj de Kastelio troviĝas kelkaj ĉevaloj
La nacia himno estis komponita de anonima kastelano, la 26-an de oktobro 2010 laŭ temoj rilataj al la “historio de la Kastela Respubliko”. Nuntempe ĝi uzas la muzikon de la kuba himno sed estonte ĝi havos propran, laŭ komuniko de la ministerio de regado.

Eksteraj ligiloj

Kastela Respubliko Oficiala retpaĝo en esperanto, hispana, angla:
http://www.kastelarespubliko.tk/

Internacia Universitato Hildegard de Bingen:
http://hildegardbingen.es.tl/

Notoj kaj referencoj

http://kastelaes.wordpress.com/2010/11/08/asamblea/
http://kastelaeo.wordpress.com/2010/11/08/rilatoj//
http://montyclub.blogspot.com/

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.