Feliz 2011 – – * – – Feliĉan 2011-n

Asocio Zamenhof

Bildkarto kreita de Maria Antônia Sobral

Bildkarto kreita de Maria Antônia Sobral

Mais um ano se passou, foi com muita alegria que a equipe do Sudminasa trabalhou divulgando o idioma transnacional esperanto.
A Associação Zamenhof recebeu novos alunos, organizou o 6º SUMIRE (Encontro Sul-Mineiro de Esperanto), recebeu palestrantes, criou seu informativo o Fanzeranto e seus membros participaram de diversos encontros em Minas Gerais e em outros estados.
Saímos de férias no último dia 18, as atividades foram encerradas com uma bela confraternização na sede da associação.
Desejamos a todos um feliz 2011 e que nesse ano vindouro seja pleno de paz e alegrias e todos os seus sonhos se transformem em conquistas!
Voltaremos com nossas atividades no dia 12 de fevereiro e desde já convidamos a todos a participarem conosco de nossos cursos e atividades.
Para maiores informações:
esperanton@gmail.com
55 35 3423-0980

______________________________________________________________________________________

Plia jaro pasiĝis, estis kun granda ĝojo ke la teamo de Sudminasa laboris disvastigante la transnacia lingvo Esperanto.
Asocio Zamenhof ricevis novajn gelernantojn, organizis kaj gastigis la 6-an SUMIRE-n (Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, ricevis prelegantojn, kreis sian informilon Fanzeranto kaj siaj anoj ĉeestis je diversaj renkontiĝoj kaj kongresoj em Minas-Ĝerajso kaj en aliaj ŝtatoj.
Ni feriumas ekde 18-a de Decembro, ni ĉesigis la agadon festumante (bierumante) em bela kunfratiĝo ene de la sidejo de la asocio.
Oni deziras al ĉiuj feliĉan 2011-n ke de ĉi tiu alvenanta jaro estu plenumita je paco kaj ĝojo kaj ke ĉiuj viaj revoj aliformiĝu al konkeroj!
Ni revenos je la 12-a de Februaro kaj ekde nun ni jam invitas ĉiujn ĉeesti kun ni en niaj kursoj kaj agadoj.
Pliaj informoj:
esperanton@gmail.com
55 35 3423-0980

FIASKO DE ESPERANTO? – Esperanto um fiasko?

El Nitobe-centro por lingva demokratio:

“Unu el la miskomprenoj pri Esperanto estis, ke Esperanto estis provo je mondlingvo kiu malsukcesis, io kio havis certan provotempon, sed ne trapasis la ekzamenon. Sed tio estas konfuzi la lingvon mem kun malnova vizio pri Esperanto.
“Esperanto mem ekzistas hodiaŭ kaj estas uzata diversloke en la mondo, kvankam en malgranda skalo. Tio estas lingvistika fakto kiu devus esti konata. Troviĝas multaj esperantistoj (kaj Esperanto-parolantoj) kiuj havas la ideon de “ĉies dua lingvo” kiel idealon, sed kredeble estas malmultaj kiuj havas ĝin kiel eksplicitan celon kiun oni plenumu. Idealo estas io kion oni strebas alproksimiĝi, sed kiu estas neatingebla; celo estas atingebla. La celo de la Esperanto-movado estas disvastigi scion pri Esperanto – kaj prefere uzon de ĝi – al kiom eble plej multe da homoj. Neniu scias kiom da parolantoj Esperanto iam havos. La lingvo mem komenciĝis per unu parolanto (L. L. Zamenhof) kaj disvastiĝis tiel ke nun 100 000 homoj aŭ pli povas paroli ĝin bone. Ĉi tiu komunumo ankaŭ povis daŭrigi sian ekzistadon tra kreskaj kaj malkreskaj periodoj. Tio estas unika en la historio de lingvoj. Se ni konsideras tiun situacion ni devus klasifiki Esperanton kiel sukceson.”

Fonte:
Orbis Pictus – http://www.orbispictus.com.br/news.php?readmore=12

Nova Esperantilo por OpenOffice – Nova Ferramenta em e para o esperanto no OpenOffice

La laborantoj de la paĝaro Esperantilo preparis ankaŭ la eldonon 0.992 de Esperantilo por OpenOffice.

Tiu eldona havas subajn funkciojn

literumilo
gramatika kontrolilo
vortodivigilo (silabado)
tezaŭro
konvertilo de cx ch al ĉ
La tezaŭron mi faris de datoj de REVO vortaro. Mi uzis la referencojn de tipo “sin” kaj “vid” (sinonimo kaj vidu) por krei la dosieron por OpenOffice. Unue mi volis uzi nur “sin” referencojn, sed mi rimarkis, ke la listo de vortoj estas tre malgranda (1600) kaj multaj taŭgaj vortoj ekzistas ĉe referencoj de tipo “vid”. Ekzemple de “granda” al “giganta”. Mi pensas, ke kutime la tezaŭro ne nur enhavas sinonimojn sed ankaŭ vortoj kun simila senco. La malavantaĝa afero estas, ke multaj referencoj de tipo “vid” povas estas malĝustaj. Do la uzanto ne plene fidu je tiu tezaŭro.

Aldonaj funckcioj de la kromprogramo Esperantilo por OpenOffice
Kutime la tiuspecaj kromprogramoj enhavas ankaŭ vortdividan vortaron aŭ vortaron por silabado (angle “Hyphenation Dictionary” vidu lingucomponent.openoffice.org). La problemo estas, ke laŭ mia scio en Esperanto ne ekzistas klaraj reguloj por vortdividadon (vidu silabo kaj silabado).
Tamen iuj jam laboris pri tio diskutgrupo eLiberaProgramaro.

Mi aldonis la dosieron hyph_eo.dic-1.2.tar.bz preparitan de Ari Caldeira de la diskutgrupo al la kromprogramo.

Konvertilo por ĉapeloj
Alia necesa funkcio estas la konvertilo de provizoraj skribmanieroj por ĉapelitaj literoj (ŝĉĥĝĵŭ). Ankaŭ sur tiu kampo ekzistas io, sed bedaŭrinde ne kiel facile uzebla la trovebla kromprogramo (ne en provizo de kromprogramoj de OpenOffice).

Mi ankaŭ aldonis similajn funkciojn al la Esperantilo. Oni povas uzi la konvertilon de menuo (angle: Tools, gemane: Extras).

Aldonaj funckcioj de la kromprogramo Esperantilo por OpenOffice
Kutime la tiuspecaj kromprogramoj enhavas ankaŭ vortdividan vortaron aŭ vortaron por silabado (angle “Hyphenation Dictionary” vidu lingucomponent.openoffice.org). La problemo estas, ke laŭ mia scio en Esperanto ne ekzistas klaraj reguloj por vortdividadon (vidu silabo kaj silabado).
Tamen iuj jam laboris pri tio diskutgrupo eLiberaProgramaro.

Mi aldonis la dosieron hyph_eo.dic-1.2.tar.bz preparitan de Ari Caldeira de la diskutgrupo al la kromprogramo.

Konvertilo por ĉapeloj
Alia necesa funkcio estas la konvertilo de provizoraj skribmanieroj por ĉapelitaj literoj (ŝĉĥĝĵŭ). Ankaŭ sur tiu kampo ekzistas io, sed bedaŭrinde ne kiel facile uzebla la trovebla kromprogramo (ne en provizo de kromprogramoj de OpenOffice).

Mi ankaŭ aldonis similajn funkciojn al la Esperantilo. Oni povas uzi la konvertilon de menuo (angle: Tools, gemane: Extras).

La konvertilo de Esperantilo estas iom pli ampleksa, ĉar ĝi testas, ĉu la rezulta vorto estas vere esperanta vorto. Tiu testo ebligas, ke la programo ne ŝanĝu maloportune la ne esperantan vorton (nomoj, citaĵoj kiel ekz. Linux). Tamen ekzistas vortoj kiel “chashundo” (ĉashundo ne ĉaŝundo), kiuj ankaŭ nun faras problemojn ĉe konvertado.

Mi trovis ankaŭ aliajn vortojn, por kiuj la simpla ch-konvertilo faras erarojn:

grashepataĵo
ĉashundo
flughundo
ĉashundoj
invershava
neinvershava
ĉashundo
dishaki
kashalo
vangharoj
vangharo
longharulo
longhara
vangharulo
senchava
sukceshava
senchavi
potenchavi
grashava
invershava
neinvershava
potenchavulo
disheligi
seshora
seshore
plushoro
komenchoro
flughaveno
flughavena
flughavene
flughavenisto
amashisterio
misharmonia
disharmonio
misharmoniigi
misharmonio
Ŝlesvigholstinio
ŝlesvigholstiniano
seshektara
bushaltejo
aŭtobushaltejo
fikshejma
mishelpi
prononchelpo
ŝpruchelpilo
drogherba
drogherbo
kuracherbo
kuracherba
mishumore
mishumora
mishumoro
mishumorigi
mishumori
gajhumora
dishirtigi
sekshontemo
La same por “au” kaj “eu”

reuzpapero
ŝippereulo
kakaujo
geulo
teumado
teumi
teujo
reuzi
neuzebla
neuzo
reuzebla
reuzado
reuzo
neuzeblaĵo
neuzinda
livreulo
jubileulo
fiksideulo
reutiligo
linoleumo
posteulo
oleujo
oleumi
sanktoleumi
praulo
Koreujo
nordkoreujo
petroleumo
tiaulo
tieulo
geukraino
reunio
doganaunio
eŭropaunio
unuaulo
imaginaraunuo
rereunuigi
rereunuiĝo
rereunuiĝi
reunuigi
reunuigita
reunuiĝo
reunuiĝi
matricaunuo
traurbe
malgrandaursino
blankaurso
grandaursino
geumo
saudaarabujo
Nauro
naura
araneuloj
aleuto
aleutaj
ureuso

Dezirinda estus ankaŭ la dialogo por agordo de gramatika kontrolilo. Tiu estas iom komplika afero, ĉar mi devus iel kunligi la gramatikan kontrolilon de Esperantilo kun agorda sistemo de OpenOffice kaj fine Esperantilo devus esti informita pri la agordaj ŝanĝoj.

Mi ne estas certa, ĉu indas prepari aliajn funkciojn de kutima Esperantilo al OpenOffice. La plej granda parto estas vortaroj kaj maŝina tradukado.
Tiaj funkcioj kutime ne estas parto de dokumentredaktilo. Ekzistas ankaŭ kelkaj analiziloj, kiuj tamen estas interesaj nur por lingvistoj.

Fonto:
Esperantilo – http://blog.esperantilo.org/?p=142

Kiel diri “miliardulo” en Esperanto? – Como dizer milionário em esperanto?

La vizito de la konata financisto Georgo Soros en simpozio de UEA rezultis interalie en interesa artikolo, aperinta en la retejo de la gazeto New York Times. Laŭ la artikolo, verkita de Alison Leigh Cowan, George Soros estas “unu el la malmultaj denaskaj parolantoj de Esperanto tutplanede”. Libera Folio publikigas kompletan tradukon de la artikolo, kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Raporteco en la fama ĵurnalo The New York Times

Raporteco en la fama ĵurnalo The New York Times

de ALISON LEIGH COWAN, New York Times

Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros, la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili.

Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn.

Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof, kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn – iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el “Incubus,” la klasika kultfilmo el 1966, en kiu William Shatner konkeras belulinon ne en Klingon, sed ja en Esperanto.

La kerna ideo estas transpasi landlimojn kaj ponti inter kulturoj. “Korano estas unu el la plej belaj verkoj kiujn ni havas en Esperanto,” diris Neil Blonstein, la emerita instruisto malantaŭ Universala Esperanto-Asocio, kiu organizis la merkredan simpozion.

Ni ne taksu, do, kiel koincidon ke la simpozio okazis je la alia flanko de la strato kie situas la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj 151 jarojn post la tago kiam naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bjalistoko, urbo nuntempe en Pollando.

Atentema amaseto de 75 partoprenantoj ĵus spektis novan dokumentfilmon pri Esperanto kaj aŭdis prezenton pri nova angla traduko de memorlibro kiun la patro de s-ro Soros, Tivadar, publikigis en 1923 pri grupa fuĝo el orient-rusia militkaptitejo, fuĝo kiun li estris tri jarojn pli frue.

Ĉe la pupitro s-ro Soros plenigadis kelkajn breĉojn de la rakonto pri la fuĝo kaj mult-halta migrado de la grupo tra Siberio. “Ili planis konstrui barĝon – nu, ne precize barĝon, sed floson – kaj flosi ĝis la oceano. Nur ke li ne tro bone lernis geografion kaj ne konsciis ke ĉiuj riveroj kondukas al la Arkta Oceano,” rakontis s-ro Soros. “Do, ĉar fariĝis pli malvarme, ili devis forlasi la floson.”

Li ankaŭ priskribis sian edukiĝon en la Budapeŝto de la 1930-aj kaj ’40-aj jaroj, en hejmo kie oni parolis Esperanton, kio igis lin unu el la malmultaj denaskaj parolantoj en la salono, aŭ eĉ tutplanede. “Ĉi tiu historio grave rolis en mia infanaĝo,” li diris, levante la ĵus tradukitan memorlibron.

Lia patro lernis Esperanton 20-kelkjara, kaj kunkreis en Budapeŝto, post sia reveno el Ruslando, la beletran revuon “Literatura Mondo”, kiu aperigis verkojn Esperantlingvajn. Poetoj kaj aliaj lingvouzantoj vizitadis lian domon, kaj kiam, en la aĝo de 17 jaroj, George Soros forlasis Budapeŝton por testi siajn ŝancojn en Anglujo en 1947, “inter la unuaj farendaĵoj estis elserĉi la Londonan Esperanto-Societon”, kiel amikan rifuĝejon.

“La lingvo tre utilis,” diris s-ro Soros, “ĉar kien ajn oni iris, eblis trovi iun kun kiu paroli.”

La memorlibro, origine titolita “Modernaj Robinzonoj”, aperis felietone en la beletra revuo de Tivadar Soros en 1923. Por la anglalingva reapero ĉe Mondial ĝi ricevis la titolon “Crusoes in Siberia” /Robinzonoj en Siberio”/. Tirante konkludon el siaj spertoj, la aŭtoro fakte konsilas enkonduke al siaj legantoj ke ili “neniam revu fariĝi Robinzonoj”, por ne travivi lian sorton de varia vagado tra Siberio.

Malgraŭ la malnoveco kaj la kutime malfacila surmapa troveblo de menciitaj lokoj, la memorlibro ne estis aparte malfacila traduktasko, certigas Humphrey Tonkin, la Esperanta klerulo kiu akceptis la defion laŭ peto de la familio Soros.

Antaŭa prezidanto de la Universitato de Hartford kaj profesoro pri literaturo, Tonkin ne vere trovis la taskon timinda, tradukinte jam en Esperanton du dramojn de Ŝekspiro, “La Vivo de Henriko Kvina” — kune kun ties Krispin-taga parolado — kaj “La Vintra fabelo”, kun ties memorinda instrukcio “Eliras, sekvata de urso” /Esperantlingve en la artikolo/.

Se diri la veron, li aldonis, Soros kaj Ŝekspiro estis ambaŭ infana ludo kompare kun Winnie-la-Pu, kun ties malfacile kaptebla vortludema stilo. Citante el la infana klasikaĵo, li diris: “Jen multe pli granda problemo ol Ŝekspiro.”

Post varmaj salutoj el la publiko post la prezentoj, s-ro Soros, 80-jara, diris al grupo da admirantoj, “Mi devintus rakonti la historion kiel mia patro fariĝis esperantisto.”

Post urĝoj ke li publike konigu tion, li cedis: “Nu, alvenis la nova komandanto de la milikaptitejo, kaj li estis esperantisto. Li demandadis al miloj da kaptitoj ĉu estas inter ili esperantistoj. Troviĝis tri. Tiujn li invitis por la semajnfino kaj regalis ilin. Post tio, ĉiuj eklernis la lingvon.”

Profesoro Tonkin afable diris al s-ro Soros ke li supozas alian teorion pri la okazaĵoj pli verŝajna, sed li konsentis ke la versio de s-ro Soros “estas pli bona rakonto”.

Traduko el la angla originalo: István Ertl
Fonto: Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2010/kiel-diri-miliardulo-en-esperanto

DIA DE ZAMENHOF – COMEMORAÇÕES EM 2010

Escrito por Redakcio

O mundo comemorou com grande sucesso o dia de nascimento de Zamenhof, o dia do Esperanto. O mundo esperantista agora utiliza recursos modernos extremamente rápidos para fazer o Esperanto mais visível na mídia. A Internet e seus recursos. Twitter um novo veículo, baseado em miniblogues de 140 palavras, foi utilizado intensamente no dia 15 de Dezembro último para mostrar frases atentando para a prática esperantista em todo mundo. Foi um grande sucesso, pois atingiu um pico de 0,07% dos twits mundiais. Isso não é pouco se comparado aos milhões de twits lançados no mundo inteiro. Tudo surgiu na cabeça de uma jovem jornalista brasileira Renata Ventura que está fazendo e acontecendo no mundo virtual esperantista. Cheia de ideias, Renata diz nas listas, toda animada: “Agora vamos nos preparar para o 15 de Dezembro de 2011”. E a turma se torna animada e vai no embalo do mundo eletrônico para chamar atenção do Esperanto. A pressão dos tuiteiros foi tão expressiva que Rita Lee (cantora), Gloria Perez (novelista da Globo) entraram na tuitada também.

Soros discursa em NY e é motivo de publicação no NY Times

Soros discursa em NY e é motivo de publicação no NY Times

Mundo afora, o Esperanto também foi motivo de expressividade. A representação da UEA na ONU, guiada por Neil Bronstein, organizou um grande encontro no outro lado da avenida em que está a sede da ONU em Nova York. Ninguém menos que Geoge Soros, o bilionário das bolsas, apareceu lá para ligar sua história ao mundo do Esperanto. Realmente, ele foi um jovem, filho de um grande esperantista Tivadar Soros, que se salvou do mundo nazista na antiga Hungria sob domínio de Hitler e que fugiu para a Inglaterra e começou sua vida buscando apoio no movimento esperantista inglês. Isso é contado com clareza no livro escrito em Esperanto: “Maskerado cirkau la morto”.O interessante é que ele reconheceu isso em discurso ao público presente ao evento. Os livros de seu pai, escritos em Esperanto, foram editados em inglês. Um deles lançado no último dia 15, na cerimônia em que o Soros discursou. Não deu outra, o próprio NY Times publicou uma longa matéria no dia 16/12 sobre o ocorrido, naturalmente com pitadas de ironia, a começar pelo título.

Ponte Rio-Niteroi em 15Dez2010 Sugestão feita por Walter Fontes e fotografado  por Neide Barros Rego

Ponte Rio-Niteroi em 15Dez2010 Sugestão feita por Walter Fontes e fotografado por Neide Barros Rego

Voltando ao Brasil, houve, no Rio de Janeiro, uma grande homenagem externa ao Esperanto pelo seu dia, que foi feita pelo própria organização da Ponte Rio-Niterói no letreiro eletrônico em cima da ponte. A sugestão foi feita por Walter Fontes, esperantista carioca e fotografado pela eleita intelectual do ano em sua cidade Niterói, Neide Barros Rego, grande artista no mundo do Esperanto.

Fonte:
Site da BEL – Liga Brasileira de Esperanto
http://esperanto.org.br/p/

Loka televido apogas Esperanton – Tv local apóia o esperanto

Ekde 2005 kiam oni komencis labori en nia asocio ĉi tie en Pouso Alegre – MG – Brazilo ni ĉiam havis spacon en nia loka televido TV Libertas, nia klubanoj jam estis intervjuata diversfoje, ĉiam kiam oni faras eventon aŭ okazas novaĵojn rilate al Esperanto la loka televido disponas siajn raportistojn por helpi nin en nia disvastigado.
Hieraŭ mem nla prezidanto de la konsilantaro de nia asocio S-ro Garcia estis intervjuata pri la Tago de Esperanto.
Do mi volas elkore danki al ĉi tiu gravega entrepreno. Nome de Asocio Zamenhof niaj sinceraj dankoj!

————————————————————–

Desde 2005 quando começamos a trabalhar em nossa associação aqui em Pouso Alegre – MG, sempre tivemos espaço em nossa emissora local de tv a Tv Libertas, nossos associados já foram entrevistados diversas vezes, sempre que fazemos algum evento ou acontece alguma novidade sobre o esperanto a emissora disponibiliza seus repórteres para nos ajudar em nossas divulgações. Ontem mesmo o presidente do conselho deliberativo de nossa associação sr. Garcia, foi entrevistado sobre o dia do esperanto.
Então eu desejo agradecer de coração. Em nome a Associação Zamenhof nossos sinceros agradecimentos!

Hanói festeja o dia do esperanto – Hanojo festas Esperantan tagon

Acabei de receber essa mensagem e é com grande alegria que a compartilho com todos.

Hanói: Animada, multicolorida e de diversos aspectos da Festa de Zamenhof 2010

Hanojo: Bunta, diversaspekta kaj vigla Zamenhof-festo 2010

“Kiam en 1905, el la podio de la unua UK en Boulogne-sur-mer, Zamenhof prononcis sian paroladon, li ne povas imagi, ke 107 jarojn poste, UK okazos en tiu fora, nekonata lando, Vjetnamio. Renato Corsetti, la eks-prezidanto de UEA prave diris, ke la 21ª jarcento estos la jarcento de Esperanto en Azio. Paralele kun UK, jen tute freŝa novaĵo: TEJO ĝojas anonci, ke la 68-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio.”
Tiel parolis Nguyen Van Loi, prezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio malfermante la Zamenhof-Tagon de 2010, matene de la 12ª de decembro, ĉe la sidejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, antaŭ eksterordinare vigla, multnombra partoprenantaro. Al la kunveno alvenis, flanke de gastoj: reprezentanto de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj, de Hanoja Esperanto-Asocio (HanEA), kaj de novaj Esperanto-simpatiantoj kiuj kontribuis per belaj artismaj prezentadoj; flanke de la gastiganto, krome la bone konataj esperantistoj, menciindas komencantoj de Malferma Universitato, de Fremdlingva Universitato, kaj de VSK infanlernejo.

A reportagem completa é encontrada no site Verda Mesagxo el Vjetnamio:

http://e.vea.vn/news/detail.php?fx=3&zx=298

Esperanto transborda o Twitter.

Saluton karaj geamikoj!
Hoje com o aniversário de Zamenhof, uma grande movimentação (um verdadeiro twittaço) tomou conta do serviço de microblog Twitter.
Esperantistas de todo o mundo fazem hoje a manifestação mais organizada que já se teve notícia.
Bem o dia ainda é grande e se você quiser também participar é só colocar antes ou depois de suas mensagens #esperanto, assim você estará também ajudando a propagar o idioma esperanto.
Dankon!
Amike:

Pietro

Feliĉan Datrevenon D-ro Zamenhof – Feliz Aniversário Dr. Zamenhof

Zamenhofa Bildo

Jes, hodiaŭ estas la datreveno de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, simpla homo, eĉ milda, dank´al li hodiaŭ mi kaj vi povas interbabili uzante komunan lingvon.
Hodiaŭ mi povas paroli kun japanoj, francoj, usonanoj eĉ kun brazilanoj uzante ĉi tiun mirindan komunikilon!
Do je ĉi tiu dato mi kaj certe miloj da geesperantistoj tra la mondo festas La Internacia Tago de la Internacia Lingvo Esperanto.

——————————————————————————————

Sim, hoje é o aniversário do Dr. Lázaro Luís Zamenhof, um homem simples até suave, graças a ele hoje eu e você podemos conversar usando uma língua comum.
Hoje eu posso falar com japoneses, franceses, americanos e até brasileiros usando esse maravilho instrumento de comunicação!
Então nessa data eu e certamente milhares de esperantistas pelo mundo festejamos o Dia Internacional do Idioma Internacional Esperanto.