El Nitobe-centro por lingva demokratio:
“Unu el la miskomprenoj pri Esperanto estis, ke Esperanto estis provo je mondlingvo kiu malsukcesis, io kio havis certan provotempon, sed ne trapasis la ekzamenon. Sed tio estas konfuzi la lingvon mem kun malnova vizio pri Esperanto.
“Esperanto mem ekzistas hodiaŭ kaj estas uzata diversloke en la mondo, kvankam en malgranda skalo. Tio estas lingvistika fakto kiu devus esti konata. Troviĝas multaj esperantistoj (kaj Esperanto-parolantoj) kiuj havas la ideon de “ĉies dua lingvo” kiel idealon, sed kredeble estas malmultaj kiuj havas ĝin kiel eksplicitan celon kiun oni plenumu. Idealo estas io kion oni strebas alproksimiĝi, sed kiu estas neatingebla; celo estas atingebla. La celo de la Esperanto-movado estas disvastigi scion pri Esperanto – kaj prefere uzon de ĝi – al kiom eble plej multe da homoj. Neniu scias kiom da parolantoj Esperanto iam havos. La lingvo mem komenciĝis per unu parolanto (L. L. Zamenhof) kaj disvastiĝis tiel ke nun 100 000 homoj aŭ pli povas paroli ĝin bone. Ĉi tiu komunumo ankaŭ povis daŭrigi sian ekzistadon tra kreskaj kaj malkreskaj periodoj. Tio estas unika en la historio de lingvoj. Se ni konsideras tiun situacion ni devus klasifiki Esperanton kiel sukceson.”
Fonte:
Orbis Pictus – http://www.orbispictus.com.br/news.php?readmore=12