Verda Filmejo

Filmoj en Esperanto

Novaĵoj kaj projektoj

Venis tempo por kelkaj novaĵoj kaj priskriboj de la projekto kaj planoj, por ke vi orientiĝu kaj aliĝu.

Novaĵo 1 – Statistiko

La retejon dum 6 monatoj vizitis 6 878 vizitantoj el 81 landoj, ili rigardis 25 272 paĝojn entute. Oni skribis 300 komentojn. 74 homoj abonis la novaĵliston per RSS-fluo.
Dum 6 monatoj estis afiŝitaj 41 filmoj en 20 ĝenroj.
Jes, interalie ĉi-monate ni devis festi la duonjariĝon de la projekto.

Novaĵo 2 – Propra Torentejo

Ekfunkciis la unua malfermitkoda Esperanta Torentejo. Ĝi helpos al niaj vizitantoj ricevi tion, kion ili deziras.
La ĉefa projekto pri propra plenfunkcia torentejo kun propra esperantlingva interfaco (http://torentejo.filmoj.net) estis frostigita, malgraŭ ĝia plena teknika funkciado. La kialo estas manko de helpantoj, restis traduki la interfacon en Esperanton, sed por tio mi havas nek tempon, nek fortojn.

Novaĵo 3 – Diversaj kodaroj kaj literprezentoj

Laŭ peto de multaj mi decidis disponigadi subtekstoj en diversaj kodaroj (unikodo kaj utf-8) kaj literprezentoj (x-sistemo kaj zamenhofa h-sistemo). Do, nun vi havas elekton. Memoru, ke la video-dosiero kaj subteksta dosiero devas havi la saman nomon.

Novaĵo 4 – Propra servilo

Antaŭ du monatoj Verda Filmejo ekhavis propran servilon, kiu funkcias kiel dosierdeponejo. Ĝi devas helpi al uzantoj ricevi tion ,kion ili plej deziras.

Novaĵo 5- Spamo

Ĝojigas la fakto, ke nin komencis ataki trudmesaĝoj aŭ spamo. Tio signifas, ke nun ĉiuj komentoj antaŭ ol esti afiŝotaj devas esti pritraktaraj de mi. Do, se vi jam havas pritraktitan komenton, via sekva kometo apros tuj post kiam vi klakos “Sendi”, se vi ne havas pritraktitajn komentoj, atendu iom kaj ĉio aperos.

Novaĵo 6 – Aŭtora rajto

Multaj demandas min pri la fakto, ke la retejo difektas aŭtorajn rajtojn. Vi ne pravas.
La retejo ne disponigas kontraŭleĝan enhavon kaj tiu enhavo ne estas en servilo, kie estas http://www.filmoj.net
(Supra servilo ne enhavas http://www.filmoj.net kaj estas propraĵo de privata persono, male retejo estas projekto de REJM kun helpo de NEJ)
La retejo kaj servilo obeas rusiajn leĝojn kaj tio signifas, ke:
“La materialo prezentita ĉi tie [pere de ligiloj] havas nur instru-informan kaj reklaman karakteron kaj do, post trarigardo devos esti forviŝita.”
La subtekstoj estas nur surskriboj kaj komentoj de tio, kio okazas sur via ekrano. Ĝi estis tradukitaj de neprofesiaj tradukistoj kaj do ne povas esti objekto de aŭtora rajto.
La retejo ne respondecas pri komentoj, pri kiuj fine respondecas la aŭtoroj de komentoj.

Novaĵo 5 – Financa evoluo

La projekto de Verda Filmejo daŭre estas libervola, ĝi funkcias per subtekstoj, kiuj estis senditaj al ni, kiuj estas tradukitaj kaj estas tradukataj de esperantistoj.
La projekto estas kreata de multaj homoj, eĉ se ili ne komprenas tion rekte. Pro tio mi ne volas fari la projekton komerca. Certe komerco helpus plifortigi ĝin, helpus akiri novajn filmojn kaj mendi tradukojn de multaj interesaj filmoj.
Sed ni restas senpagaj.
Mi volus peti vin helpi al la projekto:
1) Per tradukitaj subtekstoj por la filmoj
2) Finance (baldaŭ aperos la eblo)
Ekzemple, mi persone jam mendis tradukon de unu filmo kontaŭ propra mono. Helpu ankaŭ vi, nur tiam komencos agado.
Nia agado daŭre vivas en niaj PLANOJ:

Plano 1 – Dublado

Multaj ne ŝatas filmojn kun subtekstoj. Mi komprenas tiujn homojn. Kaj volas proponi dubli filmojn.
Por tio mi bezonas grupon da homoj, pretaj kontribui per sia voĉo.
Por la komeco vi havu:
1. Mikrofonon (por la komenco ne gravas kiun)
2. Komputilon
3. Iomajn scojn de Esperanto (ne timu pri prononco, ni vidos kion vi povos)

Instrukcio:
1. Prenu iun tekston, (ekz. La Etan princon de http://libraro.co.cc/)
2. Voĉlegu iun parteton dum 3-5 minutoj.
3. Registru vian voĉon.
4. Alŝutu la sondosieron al senpagaj dosiergastigoj:

http://sendspace.com/

http://rapidshare.com/

http://www.zshare.net/

5. Indiku la ligilon en la komentoj malsupre.

La ceteron mi rakontos jam al interesiĝantoj. Mi invitas vin al agado!
La personoj kiuj eniros la teamon de dublantoj ricevos pliajn avantaĝojn.
Plano 2 – Subtekstejo
Se vi ankoraŭ ne aŭdis pri unu el la partoj de Verda Filmejo, vi hontu!
Subtekstejo: http://filmoj.net/subtekstejo
Ni kune povas krei la manlibron pri kreado kaj tradukado de subtekstoj. Ĉiu povas redakti kaj kontribui.
Mi invitas vin al agado!
Mi tre deziras viajn komentojn kaj kontribuojn ĉi tie! Bonvolu ne laŭdi, sed kritiki. Ĉiu diru ion.

Aleksander Osincev
kunordiganto

El Libera Folio

Esperanto malpermesita en germana lingvokonkurso

Ekde la jaro 1981 granda germana lingvokonkurso por lernejanoj rifuzas akcepti konkursaĵojn en Esperanto, ŝajne origine pro la iama ĉeforganizinto de la konkurso, profesoro pri la angla lingvo, kiu okupiĝis interalie pri la rolo de la angla kiel internacia lingvo. Ĉi-jare laŭ la konkursa anonco “ĉiuj lingvoj” rajtas partopreni, sed kiam la germana Esperanto-aktivulo Lu Wunsch-Rolshoven demandis pri Esperanto, li eksciis ke la malpermeso plu validas. Ĉar la konkurso nuntempe estas publike financata, li decidis iniciati kampanjon kontraŭ la diskriminacio de Esperanto. “Evidente la konkurso ne deziras havi publikan informon pri la ekskludo de Esperanto – kontraste tio estas nia intereso”, li skribas en artikolo ekskluzive verkita por Libera Folio.

Edmond Privat – maniulo kiu reprezentis duoncivilizitojn?

Dum la jaroj 1923-1926 Edmond Privat, pinta pioniro de Esperanto, estis vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li uzis sian pozicion por antaŭenigi Esperanton. Nur nun, pli ol okdek jarojn post la okazaĵoj, estis malkaŝita la vidpunkto de la brita registaro pri lia agado. Laŭ oficialaj dokumentoj de la brita registaro, trovitaj de Hilary Chapman, oni konsideris Iranon “duon-civilizita ŝtato”. Tiaj ŝtatoj laŭ la brita vidpunkto povas doni gravajn postenojn al eksterlandanoj pro ties pli granda kompetento, sed ankaŭ pro subaĉeto. Edmond Privat laŭ la samaj britaj dokumentoj estis “maniulo” pri Esperanto, kaj tial misuzis sian pozicion por antaŭenigi lingvon kies progreso neniel rilatis al la interesoj de Irano (tiam nomita Persio).

Pardonu nin karaj

Eble cxiuj jam scias ke nia pagxaro ne funkcias plu, la afero estas ke nia retgastejo geocities ne donacas al ni senpaga spaco plu, do momente oni uzos nian blogon por esti ankaux la pagxaro de EKPA.
Mi dankas cxiuj pro la komprenado.