9-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – SUMIRE – Poços de Caldas – Minas-Ĝerajso – Brazilo

Okazis je la lasta sabato, je la 22-a de Junio, en Poços de Caldas la 9-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, 28 homoj (laŭ mi) ĉeestis je la renkontiĝo, reprezentintoj je 10 urboj ĉeestis, Contagem, Belo Horizonte, Campinas, Divinolândia, Divinópolis, Formiga, Poços de Caldas, Pouso Alegre, São Paulo kaj Rio Branco, ankaŭ ĉeestis esperantistoj el Francujo el la urbo Liono.

 

995677_477149032368309_1800879812_n

 

 

La renkontiĝo ekkomencis je la 9:30 matene, samideano João Otávio Veiga el Poços de Caldas/MG malfermis la renkontiĝon salutante ĉiujn partoprenintojn, sekve la preleginto Joe Bazilio el Formiga/MG ekkomencis la prelegseriojn, la temo de lia prelego estis, “Ĉu Esperanto estas facila?”. Je la 10:30 la franca esperantisto Alexandre Raymond parolis pri lia projekto Stelaro, la projekto celas revivigi esperantistan moneron por esperanta komunumo.

 

1052705_477148449035034_1669296710_o

 

De la 11:30 ĝis la 1-a postagmeze oni paŭzigis la eventon por tagmanĝi, je la reveno prelegis la psikologino Anna Lobo pri la psikologiaj aspektoj de Esperanto, sekve la prezidanto de BEJO – Brazila Esperantista Junulara Organizo, Rafael Zerbetto parolis pri ĉi tiu institucio, la estontaj projektoj kaj la eventoj organizita de ĝi, li ankaŭ parolis pri la radio Muzaiko.

 

600142_477148565701689_720340296_n

 

Je la 3-a posttagmeze Alexandre Raymond el Lyon/Francujo prelegis pri kiel Esperanto influis kaj influas en lia vivo, je la 4:20 posttagmeze João Otávio Veiga de Poços el Caldas/MG fermis la eventon anoncante, ke la venonta SUMIRE okazos en Poŭzalegro en decidota dato sed inter la monatoj Junio/Julio 2014.

 

DSCF0879

 

La evento estis sukcesplena kaj oni ne povas forgesi pri la bongustega kafo, kiu estis servita en frandaĵejo ĉe Instituto Moreira Salles, kaj oni elkore dankas al ĉi tiu instituto por gastigi nian eventon. Oni atendas kaj invitas ĉiujn ĉeestintojn (ke ili estu ĉeestontoj) estis kun ni venontjare en ĉi tiu gravega renkontiĝo, kiu estas SUMIRE. Asocio Zamenhof dankas kaj agnoskas la viglan laboron de la samideanoj João Otávio kaj Anna Lobo, kiuj vigle laboris por realigi ĉi tiun eventon, ni elkore dankas al vi ĉiujn.

 

DSCF0868

 

9-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto okazos en Poços de Caldas

Bildo

 

La tradicia SUMIRE Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, okazos je la dua fojo en Poços de Caldas, turisma urbo de la ŝtato Minas-Ĝerajso. La provizora temo de la renkontiĝo estas Esperanto – multnombraj facoj de la sama idealo. La renkontiĝo okazos ĉe la Instituo Moreira Sales kaj estos organizita de Esperanta Asocio de Poços kaj apogita de Asocio Zamenhof de Pouso Alegre.Encontro Sul Mineiro de Esperanto acontecerá em Poços de Caldas.

Jen la provizora programero, ĝi ankoraŭ ne estas tute difinita,
 
09:00 – Bonvenigado kaj babilado (Sem matenmanĝo)
10:00 – Esperanto kaj interretaj teknologioj – Fábio Silva – Pouso Alegre
11:00 – Kiel Esperanto influis mian vivon – Alexandre Raymond – Lyon – França
12:00 – Intervalo

13:30 – Psikologiaj aspektoj de Esperanto – Anna Lobo – Poços de Caldas

14:30 – Stelaro – Alexandre Raymond – Lyon – França
16:00 – Fermo
 
Baldaŭ aperos la retpaĝaro de la evento, pliaj informoj ĉe esperanton@gmail.com

 

7º Encontro Sulmineiro de Esperanto – Silvianópolis – 7-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – Silvianopolo


Ensaio do teatro que acontecerá durante o SUMIRE
Provo de la teatraĵo kiu okazos dum SUMIRE

Acontecerá na cidade de Silvianópolis no dia 30 de outubro de 2011, das 9:00 ás 16:30 horas, o 7º Encontro Sul Mineiro de Esperanto com o tema “Esperanto para crianças”.
Local CIEMSA, localizado à Rua Cônego Paulo Monteiro, s/n – Silvianópolis – MG.
Eis a programação:

9:00h – Recepção e café da manhã
10:00h – Abertura
10:15h – 1° palestrante (Marivânia Faria) sobre alunos que começaram a aprender esperanto – em português
10:30h – Pausa / café / visita às exposições
10:40h – 2° palestrante (Una Neves) – sobre seu encontro com o esperanto – em esperanto e português
10:55h – Pausa / café / visita às exposições
11:05h – Homenagem ao centenário de emancipação política de Silvianópolis com a apresentação de 1 “causo” da cidade. (Turma da noite) – em esperanto e português
11:20h – Pausa / café / visita às exposições
11:30h – 3° palestrante (Fábio Silva) – “Cursos de esperanto e jogos para crianças na internet” – em esperanto e português
11:50h – Almoço
14:00h – Apresentação da peça teatral “O casamento da Dona Baratinha” – em esperanto (crianças)
14:20h – Pausa / café / visita às exposições
14:30h – 4° palestrante (Joe Bazilio) – em esperanto e português (sobre teatro e ensino de esperanto)
15:00h – Pausa / café / visita às exposições
15:10h – Apresentação do grupo de seresta de Silvianópolis com cantigas de roda em esperanto
15:30h – Pausa / café / visita às exposições
15:40h – Horário vago para eventuais apresentações dos participantes
16:00h – Atividade no pátio com todos os presentes (Escravos de Jó, roda, etc..)
16:30h – Encerramento
16:45h – Lanche

Durante o evento haverá exposições:
· fotografias de Marivânia Faria
· coleções de selos, moedas e envelopes de cartas relacionados a correspondências em esperanto de Evandro Luiz Gouvêa

Inscrições e mais informações no site:
http://sumire.yolasite.com/

Okazos en la urbo Silvianopolo je la 30-a de Oktobro 2011, de la 9-a ĝis 4:30 horo posttagmeze, la 7-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto kaj la temo estos “Esperanto por la infanoj”.
Jen la programo:

9:00h -Akceptado kaj matenmanĝo
10:00h – Malfermo
10:15h – 1-a prelegonto (Marivânia) – portugallingve
10:30h – Kafo-paŭzo
10:40h – 2-a prelegonto (Una) – Esperante kaj portugallingve
10:55h – Kafo-paŭzo
11:05h – Honoro al Sivianopolo pro la centjariĝo de la politika emancipado, kun la prezentado de 1 urba legendo. (Vespera klaso) – Esperante kaj potugallingve
11:20h – Kafo-paŭzo
11:30h – 3-a prelegonto (Fábio) – “Kursoj de Esperanto kaj interretaj ludoj por infanoj ” – Esperante kaj portugallingve
11:50h – Almoço
14:00h – Prezentado de la teatraĵo “La edziniĝo de Fraŭlino Blatineto” – Esperante (infanoj)
14:20h – Kafo-paŭzo
14:30h – 4-a prelegonto (Joe) – Esperante kaj portugallingve (pri teatro aŭ instruado de Esperanto)
14:45h – Kafo-paŭzo
14:55h – Muzika prezentado per fluto, elektronika piano kaj kantoj (Débora kaj Garcia, el Muzika Konservatorio de Poŭzalegro) – Esperante
15:20h – Kafo-paŭzo
15:30h – Libera horaro por eventualaj prezentadoj de la partoprenantoj
16:00h – Ludagado ĉe korto kun ĉiuj ĉeestantoj (La sklavoj de Ĵo, ĉirkaŭdanco, ktp…)
16:30h – Fermo
16:45h – Lunĉo

Dum la evento okazos ekzpozicioj:
· fotoj de Marivânia Faria
· poŝtmarko-kolektado, moneroj kaj leterkovertoj kiuj rilatas al Esperanto de Evandro Luiz Gouvêa.

Aliĝo kaj pliaj informoj en la retpaĝo:
http://sumire.yolasite.com/