7º Encontro Sulmineiro de Esperanto – Silvianópolis – 7-a Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – Silvianopolo


Ensaio do teatro que acontecerá durante o SUMIRE
Provo de la teatraĵo kiu okazos dum SUMIRE

Acontecerá na cidade de Silvianópolis no dia 30 de outubro de 2011, das 9:00 ás 16:30 horas, o 7º Encontro Sul Mineiro de Esperanto com o tema “Esperanto para crianças”.
Local CIEMSA, localizado à Rua Cônego Paulo Monteiro, s/n – Silvianópolis – MG.
Eis a programação:

9:00h – Recepção e café da manhã
10:00h – Abertura
10:15h – 1° palestrante (Marivânia Faria) sobre alunos que começaram a aprender esperanto – em português
10:30h – Pausa / café / visita às exposições
10:40h – 2° palestrante (Una Neves) – sobre seu encontro com o esperanto – em esperanto e português
10:55h – Pausa / café / visita às exposições
11:05h – Homenagem ao centenário de emancipação política de Silvianópolis com a apresentação de 1 “causo” da cidade. (Turma da noite) – em esperanto e português
11:20h – Pausa / café / visita às exposições
11:30h – 3° palestrante (Fábio Silva) – “Cursos de esperanto e jogos para crianças na internet” – em esperanto e português
11:50h – Almoço
14:00h – Apresentação da peça teatral “O casamento da Dona Baratinha” – em esperanto (crianças)
14:20h – Pausa / café / visita às exposições
14:30h – 4° palestrante (Joe Bazilio) – em esperanto e português (sobre teatro e ensino de esperanto)
15:00h – Pausa / café / visita às exposições
15:10h – Apresentação do grupo de seresta de Silvianópolis com cantigas de roda em esperanto
15:30h – Pausa / café / visita às exposições
15:40h – Horário vago para eventuais apresentações dos participantes
16:00h – Atividade no pátio com todos os presentes (Escravos de Jó, roda, etc..)
16:30h – Encerramento
16:45h – Lanche

Durante o evento haverá exposições:
· fotografias de Marivânia Faria
· coleções de selos, moedas e envelopes de cartas relacionados a correspondências em esperanto de Evandro Luiz Gouvêa

Inscrições e mais informações no site:
http://sumire.yolasite.com/

Okazos en la urbo Silvianopolo je la 30-a de Oktobro 2011, de la 9-a ĝis 4:30 horo posttagmeze, la 7-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto kaj la temo estos “Esperanto por la infanoj”.
Jen la programo:

9:00h -Akceptado kaj matenmanĝo
10:00h – Malfermo
10:15h – 1-a prelegonto (Marivânia) – portugallingve
10:30h – Kafo-paŭzo
10:40h – 2-a prelegonto (Una) – Esperante kaj portugallingve
10:55h – Kafo-paŭzo
11:05h – Honoro al Sivianopolo pro la centjariĝo de la politika emancipado, kun la prezentado de 1 urba legendo. (Vespera klaso) – Esperante kaj potugallingve
11:20h – Kafo-paŭzo
11:30h – 3-a prelegonto (Fábio) – “Kursoj de Esperanto kaj interretaj ludoj por infanoj ” – Esperante kaj portugallingve
11:50h – Almoço
14:00h – Prezentado de la teatraĵo “La edziniĝo de Fraŭlino Blatineto” – Esperante (infanoj)
14:20h – Kafo-paŭzo
14:30h – 4-a prelegonto (Joe) – Esperante kaj portugallingve (pri teatro aŭ instruado de Esperanto)
14:45h – Kafo-paŭzo
14:55h – Muzika prezentado per fluto, elektronika piano kaj kantoj (Débora kaj Garcia, el Muzika Konservatorio de Poŭzalegro) – Esperante
15:20h – Kafo-paŭzo
15:30h – Libera horaro por eventualaj prezentadoj de la partoprenantoj
16:00h – Ludagado ĉe korto kun ĉiuj ĉeestantoj (La sklavoj de Ĵo, ĉirkaŭdanco, ktp…)
16:30h – Fermo
16:45h – Lunĉo

Dum la evento okazos ekzpozicioj:
· fotoj de Marivânia Faria
· poŝtmarko-kolektado, moneroj kaj leterkovertoj kiuj rilatas al Esperanto de Evandro Luiz Gouvêa.

Aliĝo kaj pliaj informoj en la retpaĝo:
http://sumire.yolasite.com/

Fanzeranto 5ª Edição – Fanzeranto 5-a Eldono

SPECIALA NUMERO – NÚMERO ESPECIAL
Iveta Bartošova
mez-eŭropa pop-kantistino, prezentata al la mondo
Cantora pop da Europa Central, apresentada ao mundo

Click to access fanzeranto_5.pdf

Versão de Leitura – Legebla Versio

Click to access numero_5_presebla.pdf

Versão para Impressão – Presebla Versio

A Vida de Zamenhof – La Vivo de Zamenhof

Akceptante la petojn el centoj da samideanoj el diversaj landoj ni intencas realigi dokumentarian filmon pri la vivo de L.L. Zamenhof. Bazita je biografioj verkitaj far de eminentaj samideanoj, ni liveros riĉenhavan kaj altkvalitan produkton. Ĉi tiu malferma alvoko celas havi vin kiel nia oficiala partnero en tiu malfacila tasko. Sed ja temas pri nepre realigenda revo de la tuta esperantistaro. Ni intencas prezenti la filmon en Hanojo, Vjetnamio, dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto 2012.

Kiel ni realigos la filmon?

Ni vojaĝos al la diversaj lokoj kie vivis, studis kaj laboris Ludoviko Zamenhof kaj faros diversajn intervjuojn kun fakuloj por klarigi la detalojn pri ĉiuj epokoj. Kronologie, ni montros la disvolviĝon de la pensoj kaj agoj de la aŭtoro de Esperanto. La fina produkto estos altkvalita, industri-produktita DVD kaj ankaŭ cifereca filmo por reta elŝutado.

Enhavo

Historiajn faktojn ni atente kontrolos pere de la Zamenhof-biografioj verkitaj de Edmond Privat (1920), Marjorie Boulton (1960) kaj Aleksander Korzhenkov (2009).

Enkonduko (Esperanto hodiaŭ, ĝeneralaj vortoj pri Zamenhof)
Naskiĝo (gepatroj, bjalistoka hejmo…)
Infaneco (fruaj lingvaj eksperimentoj, junaj revoj…)
Adolesko (universitato, oftalmologia kabineto, enamiĝo…)
Adulta vivo (geedziĝo, debuto de Esperanto, filoj…)
Morto (malsano, unua kongreso, mondmilitoj…)
Heredaĵo (UEA, Unuiĝintaj Nacioj, homaranismo…)

Atingoj kaj Celoj

Imagu Filmoj delonge prenis la taskon disvastigi Esperanton pere de filmoj. Unue ni faris grandan klopodon kaj finfine sukcesis filmigi la plej faman verkon de Claude Piron, “Gerda Malaperis”, danke al helpo de geesperantistoj el la tuta mondo. La filmo atingis pli ol 80 landojn kaj disvendiĝis je preskaŭ 2000 ekzempleroj. Tiu fakto estas por ni esperantistoj vera miraklo! Poste, nia insistemo kunportis nin ĝis alia filmo, ĉifoje prenita el la japana literaturo: “La Patro”, tradukita al 13 lingvoj, kiu ankaŭ fariĝis fama kaj atingis siavice 87 landojn. Nun ni denove staras por nova, kaj kun via helpo, fruktodona batalo: ĉifoje ni estos iom pli ambiciaj. Ni intencas prezenti tiun filmon al ordinaraj filmagentejoj por spektigi ĝin ankaŭ en naciaj televidkanaloj kaj kinejoj.

Filmiloj uzotaj kaj kvalito

La filmiloj uzotaj estas tre altkvalitaj kaj profesiaj. Unue ni intencas aĉeti unu aŭ du (depende de la monkolektado) malgrandajn filmmaŝinojn (facile transporteblaj), kiu estas unu el la plej bonkvalitaj en ties kategorio ĉar ĝi permesas al ni ŝanĝi lensojn kaj havas la plej grandan lumkaptilon inter la aktualaj kameraoj (35 mm kontraŭ 8/9 mm de la aliaj). La mikrofonoj estos senkablaj kaj ankaŭ la plej bonaj en la merkato por ke la sono fariĝu perfekta. La ceteraj aparatoj ankaŭ estas profesiaj kaj altkvalitaj por ke ni registru kaj prezentu plej profesian filmon. Jen kelkaj fotoj pri la uzotaj aparatoj:

Kalendaro

Septembro 2011 – Planado
Oktobro 2011 – Preparado
Novembro 2011 – Lanĉado
Decembro 2011 – Monkolektado
Januaro 2012 – Monkolektado
Februaro 2012 – Logistika preparado
Marto 2012 – Filmado
Aprilo 2012 – Filmado
Majo 2012 – Muntado kaj post-produktado
Junio 2012 – Kreado de fizikaj produktoj kaj Promociado
Julio 2012 – (28a) Lanĉado dum Universala Kongreso (Hanojo)
Aŭgusto 2012 – Distribuado
.

Itinero

Buĝeto

Filmiloj
Aĉeti filmilon (Sony Nex-FS100NK)
Aĉeti lenson “tele” 18-200mm (SEL18F200)
Aĉeti lenson “wide” 10-20mm (SEL 16F28)
Aĉeti mikrofonojn (Sony UWP V)
Aĉeti apogilon / lumigilojn/ memorkartojn
Aĉeti akumulatoron / sonregistrilon
Aĉeti porteblan komputilon / porteblan telefonon 10.000 €

Laboristoj
(3+ monatoj)
Reĝisoro
Kameristo
Produktisto 10.000 €

Vojaĝkostoj
2 flugbiletoj GRU-BCN-GRU
Lui aŭtomobilon
Filmado en Barcelono
Filmado en Tuluzo / Parizo/ Boulogne-sur-Mer
Filmado en Bruselo / Roterdamo / Berlino
Filmado en Varsovio / Bjalistoko
Filmado en Belarusio / Litovio
Filmado en Moskvo
Reveno al Barcelono 15.000 €
Muntado Prepari bildojn kaj sonojn
Munti la bazan filmonEfektoj, kreditoj
Fina bildigo (“rendering”)

Programi
DVD-menuon
Aŭtori majstran diskon 5000 €

Produktado
Presi 1000 DVDojn
Prepari elŝutservilon
Krei libreton pri la filmo
Printi filmo-afiŝon / Fari T-ĉemizojn 5000 €

Promociado
Publike anonci la rezultojn
Sendi produktojn al mecenatoj
Inskribiĝi en film-festivaloj kaj televid-kanaloj
2 flugbiletoj BCN-HAN-BCN
Kongresaj kotizoj / Transportado / Loĝado / Manĝoj
Vespermanĝo kun mecenatoj 5000 €

Totala sumo 50.000 €
.

Skipo kaj aldonaj informoj

Joe Bazilio, reĝisoro, jam lanĉis 2 tre gravajn, longdaŭrajn filmojn originale en Esperanto: “Gerda Malaperis” (Claude Piron) kaj “La Patro” (Kikuti Kan). Li ankaŭ realigis diversajn kurtfilmojn. Joe estas fakulo pri kulturo kaj estas ankaŭ fasonisto. Muzikisto, li jam surdiskigis diversajn brazilajn muzikojn kaj ankaŭ laboris kiel produktisto por diversaj brazilaj kantistoj. Nuntempe kiel reĝisoro li respondecas pri kinartaj projektoj ĉe la kulturdomo de la urbo Formiga, en Brazilo, krom instruado de fotografio kaj de “stop motion”-teknikoj por infanoj. Li kreis infanan televidkanalon en la socia projekto “Civitana Knabo” por brazila entrepreno CSN.

Roĝer Borĝes, produktisto, diplomiĝis pri Administrado de Entreprenoj ĉe UNIP-Universitato en São Paŭlo, kaj posedas diplomon pri Projekt-Mastrumado el la Universitato de Kalifornio, Berkeley (Usono). Roĝer aparte fakas pri la kreado de muziko kaj videoklipoj en Esperanto, kunlaborante ekde la jaro 1999 kun pluraj asocioj (TEJO, E@I, BEJO) kaj artistoj. Li loĝas en Hispanio, proksime de Barcelono.

Samuel Nunes, kameraisto, laboras profesie kiel kameraisto en brazila televidkanalo “TV Oeste” en la urbo Formiga, ŝtato Minas Gerais, Brazilo. Kun multege da sperto li estas specialisto pri eksteraj raportoj kaj intervjuoj.

.

.

Ni esperas, ke vi trovos tiun ĉi projekton interesa. Ni elpensis ĝin dum multe da tempo kaj nun ĝi finfine pretas. Ni nur bezonas financan subtenon por sukcese filmi “La Vivo de Zamenhof”. Por kontakti nin kaj scii iom pli pri niaj iniciatoj, simple plenigu la formularon de Imagu Filmoj en Interreto – via mesaĝo alvenos rekte al nia labortablo. Elkore, dankon!
.

http://imagufilmoj.wordpress.com