Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto. Mazara del Vallo que ser a capital do esperanto

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2012 okazos en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kiu eventuale iĝos “sidejo de la internacia Esperanto-komunumo”. Tian mirindan informon eblas legi en gazetara komuniko de la urbo. La vera stato de la aferoj estas iom alia, sed ne malpli impona. En Mazara del Vallo en 2012 okazos la itala kongreso de Esperanto, en lernejoj startos kursoj pri la lingvo, kaj la municipo senpage disponigos sidejon por fondota Esperanto-centro.

La gazetara komuniko (pdf), publikigita en la retejo de la municipo la 22-an de novembro, esprimas kontenton pri la fakto, ke la “internacia kaj itala Esperanto-federacioj” elektis la urbon Mazara del Vallo por tie okazigi la “79-an mondan kongreson de Esperanto en aŭgusto 2012”. La informo estas des pli surpriza, ĉar jam en januaro 2010 la estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Vjetnamio. La teksto pri la nova loko de la Universala Kongreso aperis ankaŭ en iuj lokaj novaĵ-retejoj, ekzemple Mazaraonline.it.

La gazetara respondeculo de la municipo Mazara del Vallo en sia komuniko citas interalie reprezentanton de Itala Esperanto-Federacio, “Brunetto Cosmi”, kiu laŭ li respondecas pri la organizado de la monda kongreso de Esperanto. Post iom da esplorado eblas konkludi, ke temas ne pri “Brunetto Cosmi” sed la konata itala esperantisto Brunetto Casini, kaj ne pri Universala Kongreso, sed pri la (efektive 79-a) Itala Kongreso de Esperanto, kiu ja okazos en Sicilio.

Libera Folio kontaktis Brunetto Casini, kiu rakontis pri la efektivaj planoj – iom malpli fantaziaj, ol ŝajnas laŭ la gazetara komuniko, sed tute imponaj.

– Unu el miaj nuntempaj taskoj en la movado estas organizi la ĉiujarajn italajn kongresojn de Esperanto. Prizorgante tiun taskon mi trovis taŭgan kongresejon por 2012 en Sicilujo, en la urbo Mazaradelvalo (Mazara del Vallo), malmultajn kilometrojn de la forte kreskanta flughaveno Trapani-Birgi. Pro tio mi devis kontakti la urban registaron kaj tuj mi trovis tie tre malfermitajn pordojn. Kiam mi atingis mem la urbestron, la tuja reago estis: “Jes, ni kunlaboros volonte al la sukceso de via kongreso, sed ni volas fari ion pli, ĉar ni tre konsentas kun viaj esperantaj idealoj, ekzemple igante nian urbon ia Centro de Esperanto por Italujo, aŭ eĉ por Mediteraneo.”

Delegacio de Itala Esperanto-Federacio estis favore akceptita de la municipaj aŭtoritatoj, kiuj nun planas ekspozicion pri Esperanto, okazontan tuj post la baldaŭa jarŝanĝo, kaj poste kurson pri Esperanto en la superaj mezgradaj lernejoj de la urbo. Krome estas proponata subteno por fondota Esperanto-centro, rakontas Brunetto Casini.

– La urbo disponigos sidejon por laborigi volontulojn cele al plidetaligo de la projekto kaj al eltrovo kiel ĝin progresigi. Dum la trimonata tiea festivalo pri multkultureco, jam planata por julio-septembro 2011, pluraj spektakloj estos en Esperanto.

Jam nun Itala Espranto-Federacio serĉas instruistojn por la planata kurso, kaj administran respondeculon por la tuta projekto.

– Volontulojn ni decidis serĉi per Grundtvig, ĉar li, ŝi aŭ ili devos komence ĉefe scipovi instrui la lingvon. Sed certe estas intenco plani pli ambician projekton, ĉar surloke estas baze la volo ĝin subteni. Kaj por tio, sugestoj kaj ideoj estas bonvenaj. La laboro tie estas ankoraŭ konstruenda, sed la grundo por tio estas firma.

En ĵus publkigita anonco Itala Esperanto-Federacio klarigas, ke kompletaj kandidatiĝproponoj por la postenoj de instruistoj kaj administra respondeculo devas esti ricevitaj antaŭ la fino de februaro 2011. Kaze ke la projekto estos akceptita de la EU-instancoj, subvenciata laboro povos komenciĝi en aŭgusto 2011, unu jaron antaŭ la planata kongreso.

– La peton al EU prizorgis la Esperantista entrepreno Kosmo, la sama kiu jam atingis EU-subvencion por seminario, okazonta kadre de la itala kongreso en Torino en aŭgusto 2011, klarigas Brunetto Casini.

Fonto: Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2010/mazara-volas-igi-cefurbo-de-esperanto

Você sabe o que é a República de Castela? – Cxu vi scias kio estas Kastela Respubliko?

A versão em português será traduzida em breve, por enquanto fiquem com a versão em esperanto.
Saluton kastelanoj!!!

Kastela RespublikoKastelio estas mikronacio fondita la 21-an de oktobro 2010 de junaj esperantistoj kiuj decidis krei ĝin en proksimume 13 hektaroj en provinco Segovio, Kastilio-Leono, (Hispanio), kiu apartenas al la gepatroj de la nuna Ministro de Regado, Diego Grande. La mikronacio ne nur havas terenon sed ankaŭ diasporan komunumon en diversaj landoj (ĝis nun el Hispanio, Kubo, Brazilo, Maroko, Francio kaj Germanio). Geografie la respubliko estas ĉirkaŭita de Hispanio kun kiu ĝi ankoraŭ ne establis diplomatiajn rilatojn. La mikronacio ankoraŭ nur funkcias rete per oficiala grupo en Facebook kaj per oficiala retpaĝo kun bazaj informoj.

Flago de Kastelujo

Historio

Kastela Respubliko naskiĝis kiel amuza projekto inter esperanto-lernantoj en Madrido kaj poste ĝi fariĝis pli strukturita mikronacio kun aktiva agado. Por ŝajnigi ĝin antikva kaj legendeca estis komune kreita fantazia historio pri la estiĝo de la respubliko, laŭ kiu la legendo diras ke la respubliko ekzistis danke al vizio de la mezepoka abatino Hildegard de Bingen kiu pro persekuto de la papo, devis fondi sekretan grupon, t.n. Antikva Ordeno de la Tristelaj Kavaliroj, kiuj zorgis pri manuskriptoj. Ili vivis en monaĥejoj kaj praktikis la principojn de demokratio ĝis la alveno de Zamenhof, konsiderata la Elektito.
La ideo de la mikonacio naskiĝis en rondo de madridaj entuziasmaj komencantoj meze de oktobro 2010 kaj en la lasta semajno estis dedicite fari la unuajn paŝojn por vidigi ĝin kaj prezenti la projekton al la ceteraj esperantistoj.[Dubinda teksto] Por tia celo estis kreita la nomo, la flago kaj la retpaĝo. En la lasta semajno de oktobro 2010, un civitano redaktis la unuajn leĝojn, komponis la himnon kaj kreis deklaracion de sendependeco surbaze de naciaj similaj deklaracioj. Je la 6-a de novembro unuafoje kunvenis tri junuloj kiuj formis provizoran registaron (ministroj de Regado, Edukado kaj Kulturo kaj Eksteraj Rilatoj) ĝis kreado de demokratia asembleo kun sep ministroj.
En tiu sama tago estis kudrita la flago adoptita la 21-an de oktobro kaj redaktita la unua protokolo.
Menciindas ke kvin tagojn nur post kreado de la esperantlingva mikronacio, Ramon’ Sanĉez, ministro de Eksteraj Rilatoj, kontaktis la prezidanton de la mikronacio Molosio kaj per ĝi establiĝis neformala amikeco kaj bazo por estonta pli formala diplomatia rilato. Tiu estis grava paŝo kaj atingo, konsiderante ke temas pri unu el la plej famaj mikronacioj de la mondo. Je la 1-a de novembro ĝi petis la aliĝon al la Ligo de Mikronacioj kaj kunlaboron kun la Ligo de Mikronacioj de Ameriko de Sudo.


ŝildo de la Armeo de Kastelujo

Geografio, Flaŭro kaj Faŭno

Kastelio troviĝas je kelkaj kilometroj de la urbeto Villacastín, konata en la regiono pro tio ke ĝia preĝejo estas la dua plej granda de Segovio post la katedralo mem, je 34 km de Segovio (urbo), 28 km de Avilo kaj je 83 km de Madrido, ĉefurbo de Hispanio. La teritorio situiĝas ĉe la kastilia altebenaĵo kaj dum vintro tre malvarmas kaj dum somero la temperaturo estas tre alta. En la respubliko troviĝas tri ĉevaloj kaj multaj sovaĝaj kunikloj, kiuj estas konsiderataj kiel nacia simbolo de la nacio. La tereno estas plata kun kelkaj sensignifaj altaĵoj, plenplena de mezgrandaj ŝtonoj kaj arboj kiel cipreso.

Registaro

La Kastela Respubliko naskiĝas kiel organizo bazita sur grupa laborado inter ministroj kaj ne unusola prezidanto. La Nacia Asembleo estas elektata el inter ĉiuj civitanoj kaj ĉiu fako estos respondeco de la koncerna ministerio kiu konsultos kun la ceteraj ministroj, kaj okazos voĉdono kaj oni ne bezonos la (mal)akcepton de prezidanto por aprobi aŭ ne leĝojn.
Sub tiuj principoj, estis kreitaj diversaj ministerioj:
Ministerio de Regado. La ministro estas la proparolanto de la Nacia Asembleo kaj de la Respubliko ĉe amaskomunikiloj kaj oficialaj kunvenoj.

Ministerio de Eksteraj Rilatoj. La ministro okupiĝas pri la diplomatiaj rilatoj inter la Kastela Respubliko kaj suverenaj mikronacioj, ĉu faktaj ĉu juraj.

Ministerio de Defendo. Ĝi okupiĝas pri la zorgado kaj defendado de la suverena teritorio de nia lando. Ĉar la plimulto de niaj civitanoj loĝas dise en la diasporo, kaj sen agnoskado de Unuiĝintaj Nacioj kiel kastela popolo, nia kolonia politiko diras ke ĉiu kastelano estas libera je okupado de teritorio, kaj tiu teritorio estos aldonata al la naciaj protektoratoj tuj kiam la Kastela Flago estos hisata en tiu loko.

Ministerio de Egaleco. Pro manko de esperantistinoj en Iberio kaj ties plimultiĝo en orienteŭropaj landoj, ĉi tiu ministerio okupiĝos pri esperantigado de iberiaj inoj kaj pri la promociado de kulturaj interŝanĝoj por garantii la egalecon kaj maldiskriminacion en nia respubliko.

Ministerio de Kulturo kaj Edukado. Unu el la plej gravaj ministerioj ĉar ĝia celo estas la promociado de la esperanto-kulturo ĉie kaj ĉiel. Ĝi tre rilatas al la Ministerio de Egaleco. Ĝi estras la publikajn televidon kaj universitaton de la ŝtato.

Ministerio de Ekonomio. La ministro de ekonomio serĉos subvenciojn kaj monhelpojn por realigi kulturajn eventojn, kursojn, aranĝojn kaj havi disponeblan monon en nia ŝtata kaso. La Kastela Banko estas estrata de ĉi tiu ministerio.

Ministerio de Medio. Ĝi protektos ĉiujn okupotajn enklavojn, kontrolos la poluadon kaj aplikos la necesajn leĝojn por garantii la sanon en nia respubliko.

Deklaracio de Sendependeco

La deklaracio de Sendependeco estis unanime akceptita de ĉiuj membroj.

Nacia himno

Inter la posedaĵoj de Kastelio troviĝas kelkaj ĉevaloj
La nacia himno estis komponita de anonima kastelano, la 26-an de oktobro 2010 laŭ temoj rilataj al la “historio de la Kastela Respubliko”. Nuntempe ĝi uzas la muzikon de la kuba himno sed estonte ĝi havos propran, laŭ komuniko de la ministerio de regado.

Eksteraj ligiloj

Kastela Respubliko Oficiala retpaĝo en esperanto, hispana, angla:
http://www.kastelarespubliko.tk/

Internacia Universitato Hildegard de Bingen:
http://hildegardbingen.es.tl/

Notoj kaj referencoj

http://kastelaes.wordpress.com/2010/11/08/asamblea/
http://kastelaeo.wordpress.com/2010/11/08/rilatoj//
http://montyclub.blogspot.com/

Campanha publicitária pretende furar o muro de silêncio contra o esperanto.

O empresário japonês Etsuo Miyoshi lançou uma nova estratégia de divulgação do esperanto na mídia mundial. A iniciativa foi divulgada em Paris, durante palestra realizada no dia 18 de novembro. Aproximadamente 50 pessoas assistiram à preleção. Miyoshi considera que existe um “muro de silêncio” a separar o esperanto dos meios de comunicação. Depois de empenhar altas somas financeiras para publicar anúncios em jornais de vários países, o mecenas esperantista, inspirado no conquistador Genghis Khan, decidiu concentrar-se em uma única iniciativa. Uma campanha publicitária terá início no dia 15 de dezembro, no jornal francês Le Monde e no Twitter. Espera-se que uma espécie onda verde invada o mundo inteiro, e aproxime o esperanto do público.

Entrevista com Etsuo Miyoshi no site Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2005/Agado/miyoshiintervjuo/

Ponte Rio-Niterói vai homenagear o esperanto

A Ponte Rio-Niterói vai homenagear o esperanto. A notícia foi divulgada pela empresa que administra a rodovia. No próximo dia 15, todos os painéis eletrônicos irão mostrar mensagens alusivas ao dia da língua internacional neutra. A notícia representa a consagração da campanha encabeçada pelo presidente da Associação Esperantista do Rio de Janeiro, o atleta Walter Fontes. O dirigente divulgou nota afirmando que a recente conquista representa uma luta de alguns anos. No texto o atleta diz-se emocionado e divide seu sentimento com todos. Ao final Walter Fontes conclama a comunidade esperantista a divulgar a novidade, a fotografar os painéis e a agradecer à direção da CCR-Ponte.