Etikedo: Parolado

Kiel diri “miliardulo” en Esperanto? – Como dizer milionário em esperanto?

La vizito de la konata financisto Georgo Soros en simpozio de UEA rezultis interalie en interesa artikolo, aperinta en la retejo de la gazeto New York Times. Laŭ la artikolo, verkita de Alison Leigh Cowan, George Soros estas “unu el la malmultaj denaskaj parolantoj de Esperanto tutplanede”. Libera Folio publikigas kompletan tradukon de la artikolo, kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Raporteco en la fama ĵurnalo The New York Times
Raporteco en la fama ĵurnalo The New York Times

de ALISON LEIGH COWAN, New York Times

Por eta grupo el lingvistoj, universitatanoj kaj revantoj, kiuj kutimas pri neglekto al iliaj invitoj, ne estis bagatelo kiam George Soros, la miliardulo, eniris salonon por festi kune kun ili.

Jen tamen, en ilia simpozio la merkredan vesperon, li mem regalis ilin per bongustaj rakont-pecoj pri ilia amata ĉevaleto: Esperanto, lingvo jarcent-aĝa, kreita laŭ la preskaŭ evangelia kredo ke doni al la mondo komunan, facile lerneblan duan lingvon malpliigos konfliktojn.

Kvankam ĝi neniam disvastiĝis tiom kiom esperis ĝia kreinto, L. L. Zamenhof, kaj apenaŭ eblus diri ke ĝi bremsis du mondmilitojn, Esperanto ankoraŭ havas siajn adeptojn kaj fervorulojn – iom mesiismajn, kiuj ekscias kun ega ĝuo pri la plej freŝa beletra trovaĵo aŭ sagaca rap-teksto Esperanta, kaj plezure montras plian fojon al novvenintoj la scenon el “Incubus,” la klasika kultfilmo el 1966, en kiu William Shatner konkeras belulinon ne en Klingon, sed ja en Esperanto.

La kerna ideo estas transpasi landlimojn kaj ponti inter kulturoj. “Korano estas unu el la plej belaj verkoj kiujn ni havas en Esperanto,” diris Neil Blonstein, la emerita instruisto malantaŭ Universala Esperanto-Asocio, kiu organizis la merkredan simpozion.

Ni ne taksu, do, kiel koincidon ke la simpozio okazis je la alia flanko de la strato kie situas la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj 151 jarojn post la tago kiam naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bjalistoko, urbo nuntempe en Pollando.

Atentema amaseto de 75 partoprenantoj ĵus spektis novan dokumentfilmon pri Esperanto kaj aŭdis prezenton pri nova angla traduko de memorlibro kiun la patro de s-ro Soros, Tivadar, publikigis en 1923 pri grupa fuĝo el orient-rusia militkaptitejo, fuĝo kiun li estris tri jarojn pli frue.

Ĉe la pupitro s-ro Soros plenigadis kelkajn breĉojn de la rakonto pri la fuĝo kaj mult-halta migrado de la grupo tra Siberio. “Ili planis konstrui barĝon – nu, ne precize barĝon, sed floson – kaj flosi ĝis la oceano. Nur ke li ne tro bone lernis geografion kaj ne konsciis ke ĉiuj riveroj kondukas al la Arkta Oceano,” rakontis s-ro Soros. “Do, ĉar fariĝis pli malvarme, ili devis forlasi la floson.”

Li ankaŭ priskribis sian edukiĝon en la Budapeŝto de la 1930-aj kaj ’40-aj jaroj, en hejmo kie oni parolis Esperanton, kio igis lin unu el la malmultaj denaskaj parolantoj en la salono, aŭ eĉ tutplanede. “Ĉi tiu historio grave rolis en mia infanaĝo,” li diris, levante la ĵus tradukitan memorlibron.

Lia patro lernis Esperanton 20-kelkjara, kaj kunkreis en Budapeŝto, post sia reveno el Ruslando, la beletran revuon “Literatura Mondo”, kiu aperigis verkojn Esperantlingvajn. Poetoj kaj aliaj lingvouzantoj vizitadis lian domon, kaj kiam, en la aĝo de 17 jaroj, George Soros forlasis Budapeŝton por testi siajn ŝancojn en Anglujo en 1947, “inter la unuaj farendaĵoj estis elserĉi la Londonan Esperanto-Societon”, kiel amikan rifuĝejon.

“La lingvo tre utilis,” diris s-ro Soros, “ĉar kien ajn oni iris, eblis trovi iun kun kiu paroli.”

La memorlibro, origine titolita “Modernaj Robinzonoj”, aperis felietone en la beletra revuo de Tivadar Soros en 1923. Por la anglalingva reapero ĉe Mondial ĝi ricevis la titolon “Crusoes in Siberia” /Robinzonoj en Siberio”/. Tirante konkludon el siaj spertoj, la aŭtoro fakte konsilas enkonduke al siaj legantoj ke ili “neniam revu fariĝi Robinzonoj”, por ne travivi lian sorton de varia vagado tra Siberio.

Malgraŭ la malnoveco kaj la kutime malfacila surmapa troveblo de menciitaj lokoj, la memorlibro ne estis aparte malfacila traduktasko, certigas Humphrey Tonkin, la Esperanta klerulo kiu akceptis la defion laŭ peto de la familio Soros.

Antaŭa prezidanto de la Universitato de Hartford kaj profesoro pri literaturo, Tonkin ne vere trovis la taskon timinda, tradukinte jam en Esperanton du dramojn de Ŝekspiro, “La Vivo de Henriko Kvina” — kune kun ties Krispin-taga parolado — kaj “La Vintra fabelo”, kun ties memorinda instrukcio “Eliras, sekvata de urso” /Esperantlingve en la artikolo/.

Se diri la veron, li aldonis, Soros kaj Ŝekspiro estis ambaŭ infana ludo kompare kun Winnie-la-Pu, kun ties malfacile kaptebla vortludema stilo. Citante el la infana klasikaĵo, li diris: “Jen multe pli granda problemo ol Ŝekspiro.”

Post varmaj salutoj el la publiko post la prezentoj, s-ro Soros, 80-jara, diris al grupo da admirantoj, “Mi devintus rakonti la historion kiel mia patro fariĝis esperantisto.”

Post urĝoj ke li publike konigu tion, li cedis: “Nu, alvenis la nova komandanto de la milikaptitejo, kaj li estis esperantisto. Li demandadis al miloj da kaptitoj ĉu estas inter ili esperantistoj. Troviĝis tri. Tiujn li invitis por la semajnfino kaj regalis ilin. Post tio, ĉiuj eklernis la lingvon.”

Profesoro Tonkin afable diris al s-ro Soros ke li supozas alian teorion pri la okazaĵoj pli verŝajna, sed li konsentis ke la versio de s-ro Soros “estas pli bona rakonto”.

Traduko el la angla originalo: István Ertl
Fonto: Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2010/kiel-diri-miliardulo-en-esperanto

S-ino Aparecida de Souza Araújo prelegos en Asocio Zamenhof – Sra. Aparecida de Souza Araújo palestrará na Associação Zamenhof

“La 20-n de novembro je la 2-a poste tagmeze, en nia Asocio Zamenhof, okazos prelego de S-ino Aparecida de Souza Araújo, anino de EASP, kiu parolos, portugallingve, pri siaj vojagxoj tra euxropaj kaj aziaj landoj, dividante kun la cxeestantoj siajn personajn internaciajn spertojn per Esperanto. Cxiuj, cxu esperantistoj, cxu neesperantistoj estas invitataj partopreni tiun interesan renkontigxon.”

“No dia 20 de novembro ás 14:00, em nossa Associação Zamenhof, haverá uma palestra da Sra. Aparecida de Souza Araújo, membro da EASP, que falará, em português, sobre sobre suas viagens por países europeus e asiáticos, dividindo com os presentes suas experiências pessoais, internacionais, por meio do esperanto. Todos, esperantistas ou não, estão convidados a participar desse interessante encontro.”