Por Ramo Moraloj-Kastelo
Nuntempe, pli ol antaŭe, ekzistas agentoj de lingva imperiismo. La plimulto el tiuj agentoj estas, kompreneble, agentoj por la angla lingvo. Sed, kial elspezi tempon, monon kaj energion, agante kontraŭesperante? Ĉar pasis pli ol unu jarcento kaj la esperanta lingvo, anstataŭ morti aŭ misformiĝi dise, staras plej vive, plej forte ol neniam! Ĉiu jaro tiu, kiu pasas, atestas favore al Esperanto kiel internacia lingvo. La Raŭma Manifesto estas bela laŭdinda kompromiso, sed, kiam ni parolas pri la lingva imperiismo angla (precipe la Usona kaj la Brituja), tiam ni parolas pri io tute mallaŭdinda, tute malinterkonsenta!
Evidentoj ekzistas, ĉefe ĉe la interreto, pri tiu agado de linga imperiismo angla. Ekzemple: la ada kaj rea barado de Yahoo! kontraŭ la esperantistaj grupoj ĉe Yahoo Groups! Mi ne estas ano de la Esperanta Civito, sed mi devas konsenti, ke ili pravas kiam ili asertas: “Yahoo! aktualigas siajn retajn listojn kaj grupojn por bari la kreskadon de la esperanta movado…” Alia ekzemplo: amaso da “lingvistikoj”, “interlingvistikoj” kaj “esperantologoj” abundas ĉe la plej popularaj forumoj esperantaj ĉe la interreto, ekzemple la forumo de Lernu! Ili kanonas tage kaj ripete la komencantojn, kaj eĉ la jam enŝipitajn esperantistojn per ruzaj pripensoj kaj demandoj pri la malfortecoj de la Esperanta lingvo. Kial ili ne skribas pri la malfortecoj de la naciaj lingvoj (kaj precipe de la angla) –malfortecoj kiuj estas montaro apud la malfortecoj de l´ Esperanto?
Alia simptomo de la lingva imperiismo (la usona ĉi-kaze) estas, ekzemple, la neado de Google por inklizivigi la Esperantan inter la lingvoj uzataj je la multaj iloj de Google (Blogger, Picasa, Google Earth, Google Reader, ktp). Se la Esperanta lingvo estas tiom malplie uzata kiom la plej riĉaj usonaj komunikad-firmaoj asertas… se la Esperantistaro estas tiom malgranda kiom la anglaparolantoj asertas, tiam: Kia danĝero estus, ke Google permesu la esperantan lingvon ĉe siaj plej uzataj komunikiloj internaciaj?
La vero estas tion: la Esperanta lingvo estas certe pli danĝera hodiaŭ ol neniam! Danĝera por tiuj, kiuj ne volas, ke la tuta monda loĝantaro interkomunikiĝu senbare, senpene, senĉese kaj demokratie.
Vi devas esti ensalutinta por lasi komenton.