Esperantistoj planas inunde pepi

Pasintjare en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-a de decembro, Esperanta flago ornamis la retpaĝon de la reta serĉilo Google. Samdate ĉi-jare esperantistoj strebas igi sin videblaj en alia popularega, tutmonde uzata retservo, Twitter. Tio eblos, se multaj esperantistoj sendos Twitter-mesaĝojn kun la vorto “Esperanto”. Tiajn mesaĝojn esperantlingvaj Twitter-anoj ofte nomas “pepoj”, laŭ la originala signifo de la angla vorto “twitter”.

Twitter

Twitter

Twitter estas sistemo, per kiu eblas rapide sendi mallongajn mesaĝojn, kiuj kutime estas legeblaj por ĉiuj uzantoj de la servo. La mesaĝoj rajtas enhavi maksimume 140 tajpospacojn, do eblas kompari ilin kun poŝtelefonaj tekstmesaĝoj – kun la esenca diferenco, ke la mesaĝoj en Twitter plej ofte estas sendataj ne al specifa ricevanto, sed al la tuta mondo.

Por uzi la servon necesas unue registriĝi en ĝia retejo, kiu nuntempe haveblas en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj japana lingvoj. Versio en la rusa aperos ene de kelkaj monatoj, kaj eventuale estas planataj pliaj tradukoj de la interfaco.

Post registriĝo eblas sendi kaj legi mesaĝojn ne nur tra la retejo, sed ankaŭ per poŝtelefono, aŭ per specialaj programoj, instaleblaj en la komputilo. Granda parto de la preskaŭ 200 milionoj da registritaj uzantoj tamen uzas la servon ĝuste pere de la retpaĝo, kaj ĝuste tie esperantistaj aktivuloj volas en la 15-a de decembro videbligi Esperanton.

En la dekstra kolumno de la retejo (videbla por ensalutintaj uzantoj) aperas daŭre ĝisdatigata listo de la plej pintaj temoj, kiuj estas diskutataj en Twitter. Se en mesaĝoj de Twitter en la 15-a de decembro sufiĉe multajn fojojn estos menciita la vorto Esperanto, ĝi povos aperi en tiu listo.

Restas vidi, ĉu ekzistas sufiĉe da aktivaj esperantistaj Twitter-anoj por igi la temon “Esperanto” pinta – kaj ĉu la firmao Twitter ial ne decidos bloki la montradon de la vorto “Esperanto”. Ja spite la bolantan diskuton pri Wikileaks, la vorto “Wikileaks” lastatempe malaperis el la listo de pintaj temoj.

*** El Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2010/esperantistoj-planas-inunde-pepi

Estas MORGAUX!!!! Ne forgesu partopreni de la tutmonda Twitter agado por Esperanto!

Esperanto Google

Esperanto Google

Estas tre grava ke vi cxiuj partoprenu, morgaux, la 15a de Decembro, de la tutmonda twitter agado por Esperanto!
Se vi ankoraux ne havas Twitter, eniru!

Ni bezonas helpon de la tuta esperantistaro!

Morgaux, sendu multege da mesagxojn dum la tuta tago per Twitter PRI Esperanto!

Ni celas, per tio, ke la vorto “#Esperanto” eniru la liston de la 10 temoj pli parolataj en Twitter!! Estas tre grava listo. Cxiam kiam ne atendata temo aperas en tiu listo, gxi farigxas novajxo en la jxurnaloj!

Mi vekigxos je la 6a matene morgaux kaj mesagxumos en Twitter gxis la nokto-mezo! Mi mesagxos en la portugala kaj iomete en esperanto, cxiam uzante la vorto “#Esperanto” en la mesagxoj (tio gravas!)

Vi, kiuj logxas en aliaj landoj, mesagxu en viaj naciaj lingvoj pri Esperanto!

Ni, en la diskut-listo http://groups.google.com/group/twitter_agado jam pretigis centojn da etaj mesagxoj por la agado.

Se vi volas la mesagxojn aux se vi volas instrukciojn pri Twitter, eniru nian diskut-liston!

La agado tre gravas! Kaj gxi nur funkcios se multege da esperantistoj partoprenu!

Agu ni kune!!

Vizitu Esperantujo-n ĉe: http://esperantistoj.com/?xg_source=msg_mes_network

Nós necessitamos de sua ajuda! – Ni bezonas de via helpo!

Nós esperantistas da Associação Zamenhof de Pouso Alegre – MG – Brasil convocamos você a nos ajudar a propagar o esperanto amanhã dia 15/12 (Aniversário de Lázaro Zamenhof, criador do idioma esperanto) no Twitter, no Facebook enfim em toda internet.

Como você pode ajudar?

Basta acrescentar no final de todas as suas mensagens no Twitter #esperanto assim você estará nos ajudando a colocar o esperanto nos tópicos mais relevantes no Twitter do dia 15 de dezembro.
Desde já agradecemos sua ajuda, sua cooperação!

Amike vin salutas:

Asocio Zamenhof
Pouso Alegre – MG – Brasil