1-a ERUPA

1- ERUPA
1-a Renkontiĝo de Esperanto de la Urbo Pouso Alegre
Je la 8-a de Decembro 2012 – Pouso Alegre – MG – Brazilo
Asocio Zamenhof: Rua da Tijuca nº 51 – Fundos – Centro

13:00 – Akceptado kaj Malfermo
13:30 – Ĉu ekzistas originala kulturo en Esperantujo? – Fábio Silva – Pouso Alegre
14:00 – Muzaiko, Vietnamujo kaj BEJO – Rafael Zerbetto – Campinas – SP
15:00 – Intervalo
15:30 – Vojaĝoj, kino kaj projektoj – Joe Basílio – Formiga – MG
16:00 – Arta prezentado.
16:45 – Fermo

Ĉi tiu renkontiĝo estos tute parolata en Esperanto, ĝi celas montri al la gelernantoj, kiel funkcias la regionajn kaj lokajn renkontiĝojn en Esperantujo. Ĉiuj estas bonvenaj, sed bonvole avertu nin, ĉar la renkontiĝejo ne estas granda loko, pro tio oni devas scii kiom da homoj ĉeestos.

Kontaktoj: [55] (35) 9962-0091 / 9174-0562 (Fábio/Pietro) esperanton@gmail.com
Organizo: Asocio de Edukado kaj Kulturo L.L.Zamenhof
http://www.linguainternacional.org

A Vida de Zamenhof – La Vivo de Zamenhof

Akceptante la petojn el centoj da samideanoj el diversaj landoj ni intencas realigi dokumentarian filmon pri la vivo de L.L. Zamenhof. Bazita je biografioj verkitaj far de eminentaj samideanoj, ni liveros riĉenhavan kaj altkvalitan produkton. Ĉi tiu malferma alvoko celas havi vin kiel nia oficiala partnero en tiu malfacila tasko. Sed ja temas pri nepre realigenda revo de la tuta esperantistaro. Ni intencas prezenti la filmon en Hanojo, Vjetnamio, dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto 2012.

Kiel ni realigos la filmon?

Ni vojaĝos al la diversaj lokoj kie vivis, studis kaj laboris Ludoviko Zamenhof kaj faros diversajn intervjuojn kun fakuloj por klarigi la detalojn pri ĉiuj epokoj. Kronologie, ni montros la disvolviĝon de la pensoj kaj agoj de la aŭtoro de Esperanto. La fina produkto estos altkvalita, industri-produktita DVD kaj ankaŭ cifereca filmo por reta elŝutado.

Enhavo

Historiajn faktojn ni atente kontrolos pere de la Zamenhof-biografioj verkitaj de Edmond Privat (1920), Marjorie Boulton (1960) kaj Aleksander Korzhenkov (2009).

Enkonduko (Esperanto hodiaŭ, ĝeneralaj vortoj pri Zamenhof)
Naskiĝo (gepatroj, bjalistoka hejmo…)
Infaneco (fruaj lingvaj eksperimentoj, junaj revoj…)
Adolesko (universitato, oftalmologia kabineto, enamiĝo…)
Adulta vivo (geedziĝo, debuto de Esperanto, filoj…)
Morto (malsano, unua kongreso, mondmilitoj…)
Heredaĵo (UEA, Unuiĝintaj Nacioj, homaranismo…)

Atingoj kaj Celoj

Imagu Filmoj delonge prenis la taskon disvastigi Esperanton pere de filmoj. Unue ni faris grandan klopodon kaj finfine sukcesis filmigi la plej faman verkon de Claude Piron, “Gerda Malaperis”, danke al helpo de geesperantistoj el la tuta mondo. La filmo atingis pli ol 80 landojn kaj disvendiĝis je preskaŭ 2000 ekzempleroj. Tiu fakto estas por ni esperantistoj vera miraklo! Poste, nia insistemo kunportis nin ĝis alia filmo, ĉifoje prenita el la japana literaturo: “La Patro”, tradukita al 13 lingvoj, kiu ankaŭ fariĝis fama kaj atingis siavice 87 landojn. Nun ni denove staras por nova, kaj kun via helpo, fruktodona batalo: ĉifoje ni estos iom pli ambiciaj. Ni intencas prezenti tiun filmon al ordinaraj filmagentejoj por spektigi ĝin ankaŭ en naciaj televidkanaloj kaj kinejoj.

Filmiloj uzotaj kaj kvalito

La filmiloj uzotaj estas tre altkvalitaj kaj profesiaj. Unue ni intencas aĉeti unu aŭ du (depende de la monkolektado) malgrandajn filmmaŝinojn (facile transporteblaj), kiu estas unu el la plej bonkvalitaj en ties kategorio ĉar ĝi permesas al ni ŝanĝi lensojn kaj havas la plej grandan lumkaptilon inter la aktualaj kameraoj (35 mm kontraŭ 8/9 mm de la aliaj). La mikrofonoj estos senkablaj kaj ankaŭ la plej bonaj en la merkato por ke la sono fariĝu perfekta. La ceteraj aparatoj ankaŭ estas profesiaj kaj altkvalitaj por ke ni registru kaj prezentu plej profesian filmon. Jen kelkaj fotoj pri la uzotaj aparatoj:

Kalendaro

Septembro 2011 – Planado
Oktobro 2011 – Preparado
Novembro 2011 – Lanĉado
Decembro 2011 – Monkolektado
Januaro 2012 – Monkolektado
Februaro 2012 – Logistika preparado
Marto 2012 – Filmado
Aprilo 2012 – Filmado
Majo 2012 – Muntado kaj post-produktado
Junio 2012 – Kreado de fizikaj produktoj kaj Promociado
Julio 2012 – (28a) Lanĉado dum Universala Kongreso (Hanojo)
Aŭgusto 2012 – Distribuado
.

Itinero

Buĝeto

Filmiloj
Aĉeti filmilon (Sony Nex-FS100NK)
Aĉeti lenson “tele” 18-200mm (SEL18F200)
Aĉeti lenson “wide” 10-20mm (SEL 16F28)
Aĉeti mikrofonojn (Sony UWP V)
Aĉeti apogilon / lumigilojn/ memorkartojn
Aĉeti akumulatoron / sonregistrilon
Aĉeti porteblan komputilon / porteblan telefonon 10.000 €

Laboristoj
(3+ monatoj)
Reĝisoro
Kameristo
Produktisto 10.000 €

Vojaĝkostoj
2 flugbiletoj GRU-BCN-GRU
Lui aŭtomobilon
Filmado en Barcelono
Filmado en Tuluzo / Parizo/ Boulogne-sur-Mer
Filmado en Bruselo / Roterdamo / Berlino
Filmado en Varsovio / Bjalistoko
Filmado en Belarusio / Litovio
Filmado en Moskvo
Reveno al Barcelono 15.000 €
Muntado Prepari bildojn kaj sonojn
Munti la bazan filmonEfektoj, kreditoj
Fina bildigo (“rendering”)

Programi
DVD-menuon
Aŭtori majstran diskon 5000 €

Produktado
Presi 1000 DVDojn
Prepari elŝutservilon
Krei libreton pri la filmo
Printi filmo-afiŝon / Fari T-ĉemizojn 5000 €

Promociado
Publike anonci la rezultojn
Sendi produktojn al mecenatoj
Inskribiĝi en film-festivaloj kaj televid-kanaloj
2 flugbiletoj BCN-HAN-BCN
Kongresaj kotizoj / Transportado / Loĝado / Manĝoj
Vespermanĝo kun mecenatoj 5000 €

Totala sumo 50.000 €
.

Skipo kaj aldonaj informoj

Joe Bazilio, reĝisoro, jam lanĉis 2 tre gravajn, longdaŭrajn filmojn originale en Esperanto: “Gerda Malaperis” (Claude Piron) kaj “La Patro” (Kikuti Kan). Li ankaŭ realigis diversajn kurtfilmojn. Joe estas fakulo pri kulturo kaj estas ankaŭ fasonisto. Muzikisto, li jam surdiskigis diversajn brazilajn muzikojn kaj ankaŭ laboris kiel produktisto por diversaj brazilaj kantistoj. Nuntempe kiel reĝisoro li respondecas pri kinartaj projektoj ĉe la kulturdomo de la urbo Formiga, en Brazilo, krom instruado de fotografio kaj de “stop motion”-teknikoj por infanoj. Li kreis infanan televidkanalon en la socia projekto “Civitana Knabo” por brazila entrepreno CSN.

Roĝer Borĝes, produktisto, diplomiĝis pri Administrado de Entreprenoj ĉe UNIP-Universitato en São Paŭlo, kaj posedas diplomon pri Projekt-Mastrumado el la Universitato de Kalifornio, Berkeley (Usono). Roĝer aparte fakas pri la kreado de muziko kaj videoklipoj en Esperanto, kunlaborante ekde la jaro 1999 kun pluraj asocioj (TEJO, E@I, BEJO) kaj artistoj. Li loĝas en Hispanio, proksime de Barcelono.

Samuel Nunes, kameraisto, laboras profesie kiel kameraisto en brazila televidkanalo “TV Oeste” en la urbo Formiga, ŝtato Minas Gerais, Brazilo. Kun multege da sperto li estas specialisto pri eksteraj raportoj kaj intervjuoj.

.

.

Ni esperas, ke vi trovos tiun ĉi projekton interesa. Ni elpensis ĝin dum multe da tempo kaj nun ĝi finfine pretas. Ni nur bezonas financan subtenon por sukcese filmi “La Vivo de Zamenhof”. Por kontakti nin kaj scii iom pli pri niaj iniciatoj, simple plenigu la formularon de Imagu Filmoj en Interreto – via mesaĝo alvenos rekte al nia labortablo. Elkore, dankon!
.

http://imagufilmoj.wordpress.com

Festival de Cinema Esperantista acontecerá em São Paulo – – – Esperanta Kinofestivalo okazos en San Paŭlo

O Festival de Cinema Esperantista é um festival de cinema internacional independente, no idioma internacional Esperanto.

Definição 1: O festival de cinema rompe imagens vigentes do mundo, elimina estereótipos e prova que não existem barreiras para a comunicação.

Definição 2: Nós vivemos em um mundo cheio de limites. No início nossos pais e depois a sociedade nos ditam como viver em um espaço fechado. Obrigam-nos a pensar de forma estereotipada para nos controlar mais facilmente. A sociedade por vezes nos obriga a agir de tal forma que às vezes começamos a afrontar a natureza. Através da arte cinematográfica é possível apresentar e transmitir ideias corajosas às pessoas simples. O cinema é uma arte tão expressiva, que ela toca a todos, faz pensar e dá um outro nível de pensamento.

Difino3: A base do Festival de Cinema é propiciada pela apreciação recíproca a diversas línguas e culturas, igualdade entre línguas e povos, diversidade cultural.

Objetivos
  • Apoiar o cinema em Esperanto e estimular autores a criar obras audiovisuais modernas.
  • Mostrar uma utilidade prática da língua internacional Esperanto como justo portador de culturas nacionais.
  • Apresentar um cinema independente, sem censura linguística, política ou de qualquer espécie.

Tarefas

  • Dar chance a autores iniciantes de apresentar-se no cinema do Esperanto.
  • Na mostra competitiva escolher as melhores obras.
  • Lançar um evento cultural tradicional, popular e apreciado entre esperantistas e não-esperantistas.
  • Estabelecer um ambiente criativo de compreensão entre autores e o público

A língua de trabalho do festival é o Esperanto.

Local e tempo

O primeiro Festival de Cinema acontecerá em São Paulo, Brasil, de 10 a 13 de Julho de 2011, durante o 8º Congresso Panamericano de Esperanto.

O sítio do Congresso está em: www.kongreso2011.org.

Os criadores

O iniciador do Festival de Cinema em Esperanto é Aleksander OSINCEV com a união de criação “Filmoj sen limoj” (Filmes sem Fronteiras). Os autores do conceito do Festival são Aleksander OSINCEV, Jaroskav KIKAVEC, Darja OBRAZCOVA, Sergej KOROL e Svetozar LAPSHIN.

Equipe organizadora

A equipe organizadora é formada por um Diretor do Festival, um júri internacional, a união criativa “Filmoj sen limoj” e a organização local.

O Diretor administra a atividade de todos os grupos, auxilia no contato com distribuidores, contata diretores e parceiros, resolve questões gerais, estratégicas e financeiras, administra o portal do Festival de Cinema.

O júri internacional é composto por artistas populares do Esperanto. O júri internacional assiste aos materiais em vídeo enviados para a mostra competitiva, avalia segundo critérios previamente discutidos e estabelecidos e escolhe os ganhadores em cada categoria.

“Filmoj sen limoj” administra o tratamento dos filmes, a tradução e a dublagem em Esperanto. Este grupo, junto com o principal parceiro local, escolhe para o programa não-competitivo.

A equipe local é composta por voluntários esperantistas, do país e da cidade que sedia o Festival de Cinema. Esse grupo é formado por dois times: um de divulgação e outro técnico, que se ocupa do Festival em si. Os grupos auxiliam na busca do local adequado, no transporte, recepção e acomodação de convidados.

___________________________________________________________________

Esperanta Kinofestivalo estas internacia sendependa kinofestivalo en internacia lingvo Esperanto.

Difino1: La kinofestivalo rompas ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigas stereotipojn, kaj pruvas, ke ne ekzistas baroj por komunikado.

Difino2: Ni vivas en la mondo plenplena de limigoj. Komence gepatroj kaj poste la socio diktas al ni kiel vivi en fermita spaco. Oni devigas nin pensi steriotipe por poste pli facile regi nin. La socio foje devigas nin agi tiel, ke tio foje komencas kontraŭstari la naturon. Pere de kinematografio eblas prezenti kaj transdoni kuraĝajn ideojn al kutimaj homoj. Kino estas tiom esprimplena arto, ke ĝi tuŝas ĉiun, devigas pensi kaj donas alian nivelon de pensado.

Difino3: La bazon de kinofestivalo kreas reciprokan estimon al diversaj lingvoj kaj kulturoj, egalecon inter lingvoj kaj popoloj, kaj kulturan diversecon.

Celoj
  • Subteni Esperanto-kinarton kaj motivigi aŭtorojn krei modernajn sonvidajn verkojn.
  • Montri praktikan utilon de la internacia lingvo Esperanto kiel justa peranto de naciaj kulturoj.
  • Prezenti sendependan kinarton sen ajna lingva, politika kaj aliaj cenzuroj.
Taskoj
  • Doni ŝancon al komencantaj aŭtoroj montri sin en Esperanto-kinarto.
  • En konkurado elekti plej bonajn verkojn.
  • Fondi tradician kulturan eventon, popularan kaj estimatan inter esperantistoj kaj neesperantistoj.
  • Starigi krean etoson de kompreno inter aŭtoroj kaj publiko.

La labora lingvo de festivalo estas Esperanto.

Loko kaj tempo

La unua Kinofestivalo okazos en San-Paŭlo (Brazilo)ekde la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 dum TAKE.

La retejo de TAKE: www.kongreso2011.org.

Fondintoj

La fondinto de Kinofestivalo en Esperanto estas Aleksander OSINCEV kaj krea unuiĝo Filmoj sen limoj. Aŭtoroj de koncepto de Kinofestivalo estas Aleksander OSINCEV, Jaroskav KIKAVEC, Darja OBRAZCOVA, Sergej KOROL, Svetozar LAPŜIN.

Organiza teamo

Organiza teamo konsistas el Direktoto de la Kinofestivalo, internacia ĵurio, krea unuiĝo Filmoj sen limoj kaj loka organiza teamo.

Direktoro de la Kinofestivalo administras agadon de ĉiuj grupoj, subtenas kontakton kun distribuantoj, kontaktas reĝisorojn kaj partnerojn, solvas ĝeneralajn, strategiajn kaj financajn demandojn, administras retejon de la Kinofestivalo.

Internacia ĵurio konsistas el estimataj E-artistoj. Internacia ĵurio spektas la alsenditajn videajn materialojn en konkursaj programoj, pritaksas ilin laŭ antaŭe pridiskutitaj kaj pretigitaj kriterioj kaj elektas gajnintojn en ĉiu konkursa nomumo.

Filmoj sen limoj administras prilaboron de filmoj, tradukon kaj dubladon en Esperanton. Tiu ĉi grupo kune kun la ĉefa surloka partnero elektas filmojn por nekonkursa programo.

Loka organiza teamo konsistas el esperantistoj-volontuloj, loĝantaj en la lando kaj urbo de la Kinofestivalo. Tiu grupo konsistas el du teametoj: unu informa kaj dua teknika. La informa okupiĝas pri informado kaj la teknika pri la Festivalo mem. La grupoj helpas trovi taŭgan ejon, helpas pri transportado, akceptas gastojn kaj loĝigas ilin.

El la retpaĝo:
http://kinofestivalo.org/pt/about/