La tradicia SUMIRE Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, okazos je la dua fojo en Poços de Caldas, turisma urbo de la ŝtato Minas-Ĝerajso. La provizora temo de la renkontiĝo estas Esperanto – multnombraj facoj de la sama idealo. La renkontiĝo okazos ĉe la Instituo Moreira Sales kaj estos organizita de Esperanta Asocio de Poços kaj apogita de Asocio Zamenhof de Pouso Alegre.Encontro Sul Mineiro de Esperanto acontecerá em Poços de Caldas.
Jen la provizora programero, ĝi ankoraŭ ne estas tute difinita,
09:00 – Bonvenigado kaj babilado (Sem matenmanĝo)
10:00 – Esperanto kaj interretaj teknologioj – Fábio Silva – Pouso Alegre
11:00 – Kiel Esperanto influis mian vivon – Alexandre Raymond – Lyon – França
12:00 – Intervalo
13:30 – Psikologiaj aspektoj de Esperanto – Anna Lobo – Poços de Caldas
14:30 – Stelaro – Alexandre Raymond – Lyon – França
16:00 – Fermo
Baldaŭ aperos la retpaĝaro de la evento, pliaj informoj ĉe esperanton@gmail.com